Primophaps
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Primophaps schoddei (Latham, 2012) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Primophaps estas formortinta genro de kolomboj el Malfrua Oligoceno de Aŭstralio. Ĝi estis priskribita en 2012 fare de Trevor Worthy el fosilio trovitaj ĉe Riversleigh. Ĝi estis tre proksime rilata al la Aŭstraliaj bronzflugiluloj, speciale tiuj de la genro Phaps. La genro enhavas nur unu specion, nome P. schoddei.
Historio kaj nomo
La holotipa specimeno, QMF 45234, de Primophaps estis malkovrita el la loko ‘Hiatus A’ ĉe la Riversleigh Mondhereda Areo, en la Nacia Parko Boodjamulla de nordokcidenta Kvinslando. La specimeno estas maldekstra korakoido kiu estis preparita el bloko de kalkoŝtono. Ĝi estis priskribita kun fragmentaj kolumbedaj fosilioj el Suda Aŭstralio en 2012 fare de Trevor Worthy.[1]
La genronomo estas el Latina primordium, (“komenco” aŭ “origino”), kaj el greka faps (“kolombo”). La specia epiteto honoras al aŭstralian taksonomiiston Richard Schodde pro lia laboro pri la rilatoj inter aŭstraliaj birdoj.[1]
Aspekto
Primophaps estas simila al bronzflugilaj kolomboj en tio ke la enmeto de la plica synovialis coracoidea estas reprezentita per malgranda, klara nodulo ĉeestanta ĉe la dorsfino de la korakoido kiu projekcias preter la glenoida procezo. La nodo estas apartigita de la artika faceto ĉe la klaviklo per kanelo. Tiu ĉi kanelo formas ligon, en formo de kurbo, inter la impreso de la akrokorakohumera ligamento kaj la sulko por la M. supracoracoideus muskolo. La enmeto por la akrokorak-akromia ligamento estas reprezentita per rugoseco kiu estas plej proksime al la meza flanko de la kanelo. La artika flanko de la klaviklo estas ebena, kie ĝia sterna rando formas kreston.[1]
Paleobiologio
Primophaps estas konata ekskluzive de la loko de Malfrua Oligoceno 'Hiatus A' ĉe Riversleigh, kio igas ĝin la plej malnova registro de kolombedoj tutmonde.[1] Riversleigh, tiutempe, estis kovrita per malfermaj moderklimataj maldensaj arbaroj, kun pecetoj de pluvarbaro eventuale ĉeestantaj ĉirkaŭ arbaraj lagetoj kaj akvofluoj.[2][3] Kiel ĝiaj parencoj, la bronzflugilaj kolomboj, ĝi verŝajne estis surtera manĝanto kiu manĝis semojn.[1]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Worthy, T.H. (2012). “A phabine pigeon (Aves: Columbidae) from Oligo-Miocene Australia”, Emu 112 (1), p. 23–31. doi:10.1071/MU11061. Bibkodo:2012EmuAO.112...23W. 83994441.
- ↑ (2009) “Palaeoecological analyses of Riversleigh's Oligo-Miocene sites: implications for Oligo-Miocene climate change in Australia.”, Palaeogeography, Palaeoclimatology, Palaeoecology 276 (1-4), p. 24–37. doi:10.1016/j.palaeo.2009.02.025.
- ↑ (2015) “Traditional and computed tomographic (CT) techniques link modern and Cenozoic fruits of Pleiogynium (Anacardiaceae) from Australia”, Alcheringa: An Australasian Journal of Palaeontology 39 (1), p. 24–39. doi:10.1080/03115518.2014.951916. Bibkodo:2015Alch...39...24R. 128910436.
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


