Polinezia Triangulo

La Polinezia Triangulo estas regiono de Pacifika Oceano kun tri insularoj ĉe ties anguloj: nome Havajo, Paskinsulo (Rapa Nui) kaj Novzelando. La termino estas ofte uzata kiel simpla vojo por difini Polinezion.
La multaj insulaj kulturoj ene de tiu ampleksega triangulo parolas lingvojn el la polinezia lingvaro, kiu estas klasita de lingvistoj kiel parto de la oceania subgrupo de la malajopolinezia lingvaro. Ili ĉiukaxe derivas el la pra-aŭstronezia lingvo parolata en Sudorienta Azio antaŭ 5,000 jaroj. Polinezianoj kunhavas ankaŭ similajn kulturajn tradiciojn, arton, religion, kaj sciencon. Antropologoj kredas, ke ĉiuj modernaj polineziaj kulturoj descendas el ununura prakulturo setligita en Suda Pacifiko fare de migrintaj malaj-polineziaj popoloj (vidu ankaŭ artikolon Lapita kulturo).
Ĉefaj kulturoj de Polinezio estas tiuj de novzelandaj naorioj, indiĝenaj Havajanoj, kaj la indiĝenaj popoloj de Paskinsulo, Markizinsuloj, Samoo, Usona Samoo, Franca Polinezio, Kukinsuloj kaj Tongo.
Estas ankaŭ ioma pruvaro pri polineziaj vizitoj al kelkaj el la ĉeantarktaj insuloj sude de Novzelando, kiu estas for de Polinezio mem. Peco de poto estis trovita ĉe la Antipodaj Insuloj, kaj estas nun ĉe la Te Papa muzeo en Velingtono, kaj estas ankaŭ restoj de polinezia setlado date reen al la 13a jarcento en Insulo Enderby en la Aŭklandoj.[1][2][3][4]
Estas ankaŭ nombraj polineziaj perifreeiaj setlintoj for de la triangulo en najbaraj Melanezio kaj Mikronezio.
Referencoj
- ↑ O'Connor, Tom Polynesians in the Southern Ocean: Occupation of the Auckland Islands in Prehistory in New Zealand Geographic 69 (Septembro-Oktobro 2004): 6-8)
- ↑ Anderson, Atholl J., & Gerard R. O'Regan To the Final Shore: Prehistoric Colonisation of the Subantarctic Islands in South Polynesia in Australian Archaeologist: Collected Papers in Honour of Jim Allen Canberra: Australian National University, 2000. 440-454.
- ↑ Anderson, Atholl J., & Gerard R. O'Regan The Polynesian Archaeology of the Subantarctic Islands: An Initial Report on Enderby Island Southern Margins Project Report. Dunedin: Ngai Tahu Development Report, 1999
- ↑ Anderson, Atholl J. Subpolar Settlement in South Polynesia Antiquity 79.306 (2005): 791-800
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.