Placo Merdeka
| Placo Merdeka | |
|---|---|
| placo [+] | |
| Lando | Indonezio |
| Situo | Ĝakarto |
| - koordinatoj | 6° 10′ 31″ S, 106° 49′ 38″ O (mapo)-6.1752777777778106.82722222222Koordinatoj: 6° 10′ 31″ S, 106° 49′ 38″ O (mapo) [+] |
| Akvokolektejo | 1 km² (100 ha) [+] |
| Areo | 1 km² (100 ha) [+] |
![]() |
|
| Placo Merdeka | |
La Placo Merdeka (indonezie Medan Merdeka aŭ Lapangan Merdeka, signifante Placo de la Libereco, antaŭe nederlande Koningsplein, signifante Placo de la Reĝo) estas la ĉefa placo de la ĉefurbo de Indonezio, Ĝakarto [1].
Ĝi havas areon de ĉirkaŭ unu kvadrata kilometro se vi kalkulas la ĉirkaŭajn liberajn spacojn, igante ĝin unu el la plej grandaj placoj en la mondo [2].
Lokita en la centra parto de la urbo. La prezidenta palaco, konstruaĵoj de kelkaj registaraj departementoj, kaj la Nacia Muzeo de Indonezio situas laŭ la perimetro de la placo. En la geografia centro de la placo staras la tiel nomata Nacia Monumento (Monumen Nasional, mallonge Monas) - 132 metrojn alta steleo simbolanta la sendependecon de la lando, starigita inter 1961 kaj 1976 [3].
La plej interna parto de la placo ĉirkaŭ la monumento hodiaŭ estas parko kun muzika fontano ĉe la okcidenta parto. La plej ekstera parto de la placo estas pavimita kaj estas ofte uzata por militaj paradoj aŭ civilaj manifestacioj, sed ankaŭ por sportaj agadoj kaj distro [4].
La placo ricevis sian nunan nomon en 1945 post kiam Indonezio sendependiĝis de Nederlando. La historia nomo estas Placo Gambir, laŭ la nomo de la responda urba distrikto, kiu apartenas al la tiel nomata Supra Urbo, situanta sude de la historia centro de Ĝakarto. La placo aperis en la 1810-aj jaroj, baldaŭ post kiam komenciĝis la disvolviĝo de la distrikto Gambir [5].
Galerio
-
Statuo Kartini
-
Vizitantoj ĝuas la parko
-
Ĝardena vazo Garuda
-
Futbala ludado ĉe placo Merdeka
-
Flora ĝardeno
-
placo Merdeka
Referencoj
- ↑ Arti kata merdeka - Kamus Besar Bahasa Indonesia (KBBI) Online (indonezie). Alirita 2019-11-12 .
- ↑ (2001) Indonesia Handbook, 3rd, page 85. Footprint Travel Guides. ISBN 9781900949514.
- ↑ Jakarta guide. Arkivita el la originalo je 2010-05-31. Alirita 2025-03-03 .
- ↑ The National Monument. Indonesia travel. Arkivita el la originalo je 28 May 2015. Alirita 28 May 2015 .
- ↑ Merdeka Square in Jakarta. Arkivita el la originalo je 2012-03-09. Alirita 2010-06-20 .
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



