Pji
| Pji | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| setlejo town in Myanmar (en) | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| subŝtato | Bago | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 134 861 (2014) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 18° 49′ N, 95° 13′ O (mapo)18.8295.215555555556Koordinatoj: 18° 49′ N, 95° 13′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 115 m [+] | ||
| Horzono | UTC+06:30 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Pji (ankaŭ konata kiel Prome) estas signifa universitata urbego, katolika diocezo kaj komerca centro en Birmo, en la regiono Bago. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo. La loknomo signifas: "ĉefurbo" kaj rilatas al ruinoj de la iama ĉefurbo situanta 8 km de Pji.

Bazaj informoj
- Supermara alteco: 45 m
- Loĝantaro: 134 861 (2014)
- Horzono: UTC+7
Geografio
Pji situas sur ebenaĵo laŭ la Iravadio kaj estas 260 km nordokcidenta de Jangono.

Historio
La iama Sri Ksetra estis la ĉefurbo de la Pju-dinastio iam post Kristo. La ĉinaj pilgrimíntoj menciis ĝin en la 7-a jarcento. En nekonata tempo la ĉefurbo malaperis. En 1056 la birmanoj invadis el nordo kaj faris al Pji unu el siaj ĉefaj centroj. Nomita Prome fare de la britoj iĝis parto de brita teritorio en 1825, poste denove en la 2-a angla-birma milito en 1853. En 1862 granda incendio okazis, poste larĝaj stratoj estis faritaj.
Ekonomio
En ĉirkaŭaĵo de Pji oni produktas ĉefe rizojn, iomete kotonojn kaj tabakojn. Ankaŭ bredado de silkoraŭpoj estas. En la urbo oni okupiĝas pri prilaborado de kotonoj kaj silkoj.
Trafiko

Pji estas finstacio de fervojo de Jangono. La Iravadio estas navigebla.
Klimato
Pji havas tropikan savanan klimaton. La temperaturoj estas varmaj tutjare. Ĝi varias averaĝe inter 21-33 °C. La suma pluvo estas jare 1864 mm, inter decembro-marto apenaŭ pluvas, inter majo-oktobro tre ofte pluvas.
Vidindaĵoj
- pluraj pagodoj
Fontoj
Galerio
-
Moskeo
-
Pagodo
-
Pagodo
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




