Piriko
Je klasika metriko, la piriko[1] aŭ piriĥo (antikve-greke πυρρίχιος, purrhiĥios, latine pyrrhichius) estas piedo konsistanta el du mallongaj silaboj.
Priskribo
Je la metriko de la klasikaj Eŭropaj lingvoj (latino, antikva greka lingvo), la metro estas kalkulata laŭ la silaba longo: ĉu la silabo estas longa (—) aŭ mallonga (◡). La piriko estas, laŭ la tradicia analizo, piedo konsistanta el sinsekvo de du mallongaj silaboj:
- ◡◡
En la analizo de aliaj lingvoj kiel Esperanto, kiuj uzas la akcentecon de silaboj anstataŭ longoj (tiel — signifas akcentan silabon kaj ◡ signifas senakcentan silabon), la piriko estas sinsekvo de du senakcentaj silaboj.
En la klasika poezio, la piriko, havanta du moraojn, estas ekvivalenta laŭ longo al unu longa silabo.
Ekzemploj
En Esperanta poezio:
- En la / mondon / venis / nova / sento,
- ◡◡ —◡ —◡ —◡ —◡ —◡
- tra la / mondo / iras / forta / voko;
- ◡◡ —◡ —◡ —◡ —◡ —◡
- (El “La Espero” far L. L. Zamenhof)
En tiu fama poemo en trokea pentametro, la unuaj trokeoj estas anstataŭigitaj per pirikoj (depende de la prononco).
En anglalingva poezio:
- When the / blood creeps / and the / nerves prick.
- ◡◡ —— ◡◡ ——
- “Kiam la sango rampas kaj la nervoj pikas.”
- (El “In Memoriam A.H.H.” far Alfred Tennyson)
La kvarpieda verso konsistas el du pirikoj kaj du spondeoj.
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.