Perdo
Perdo estas
- seniĝo, per akcidento, de tio, kion oni havis, posedis, ĝuis,
- en fiziko, tiu parto de mekanika, elektra ktp energio, kiu foriĝas ĉe iu procedo senutile, ĉar ĝi estas konsumata ekzemple kaŭze de la varmiga efiko, de kirlokurentoj aŭ de kontraŭmagnetigo (ekzemple dielektrika perdo).
Laŭ la origina, unua signifo de la vorto, perdo povas esti seniĝo de materia objekto (kiel ekzemple "perdo de naztuko"B), seniĝo de kapablo (kiel ekzemple "perdo de vidsento"B) aŭ de alia nemateria aĵo (ekzemple "perdo de tempo"Z).
Kiel malo de la koncepto de perdo konsideriĝas trovo (hazarda ekhavo de io) respektive akiro (cela, konscia ekhavo de io). En ludo aŭ konkuro, perdo - ekvivalente al "malvenko" - estas la malo de venko.
Perdigi koresponde signifas fari, ke iu perdu ("Vi perdigas al mi la tempon, la paciencon"), kaj perdiĝi koresponde signifas fariĝi perdita ("La letero perdiĝis en la poŝto"B).
Juro
En jura vidpunkto atentindas, ke la perdo de objekto ne aŭtomate signifas perdon de la proprieto pri ĝi. Kontraste al la konscia forĵeto de objekto, kiu signifas rezignon pri la posedo, perdita objekto principe ankoraŭ apartenas al la posedanto, kiu povas pledi rericevon, kiam iu trovas la aĵon kaj la posedanto povas iel pruvi sian posedon pri ĝi.
Ekonomiko
En ekonomiko, perdo estas la malo de gajno kaj profito, do egalas al la vortoj "malgajno" kaj "malprofito". En kazo de perdo la investo en projekton pli grandas ol la rikolto el ĝi.
Psikologio
El la vidpunkto de psikologio, perdo kutime ligiĝas al bedaŭro aŭ eĉ funebro - do aparte forta sento de bedaŭro en la kazo de morto de amata homo (aŭ eventuale ankaŭ de amata besto). Pro la daŭra ŝanĝiĝo de la vivaj cirkonstancoj, pro sia korpa aŭ psika evoluo, pro ŝanĝoj sociaj, politikaj aŭ ekonomiaj, la homo seninterrompe spertas perdon de
- tempo,
- la ĉeesto de karaj homoj,
- sendependo,
- sano,
- memoroj,
- memfido,
- socia reputacio kaj
- materia posedaĵo.
Komence tamen ankaŭ aperas novaj travivaĵoj, kiuj povas porti novan materiajn kaj nemateriajn valoraĵojn. Aparte en forte bedaŭrataj situacioj de grandaj perdoj tial gravas unuflanke permesi la funebron kaj aliflanke subteni la esperon pri la multaj novaj aspektoj de la plua vivo.
Armea lingvouzo
En la lingvaĵo de armeoj, "homaj perdoj" estas eŭfemismo por la mortigo de nesoldatoj kaj por la malhavo de luktopretaj soldatoj post batalo aŭ milito - pro mortigo, vundo aŭ malliberigo de soldatoj fare de la malamika armeo, sed ankaŭ per dizerto. Aldone perdita batalo povas signifi "materiajn perdojn", do detruon de armeaj kaj nearmaj objektoj, kaj "teritoriajn perdojn", do la malhavon de antaŭe posedita tereno.
Biologio
Pri vivo de endanĝerigitaj specioj estas grava la koncepto de perdo de habitato aŭ habitatperdo, kiu malbonigas la situacion de tiaj specioj pro malpliiĝo de la koncerna habitato, ekzemple senarbarigo en preciza geografia areo: insulo, valo ktp.
Citaĵoj el la fundamento de Esperanto
|
|
|
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.