Pedalfrapilo

Pedalfrapilo
Mekaniko de pedalfrapilo

Pedalfrapilo servas al tio, ludi la tamburegon (bastamburon) aŭ la basan frapskatolon de frapinstrumentaro per-piede. Ĝi konsistas el martelo, kiun oni funkciigas trans ĉeno aŭ ledorimeno fiksita ĉe la pedalo. Ĉi tiu martelo estas suraksigita, tiel ke ĝi povas baskuli antaŭen kaj reen, do rektangule al la felo de la tamburo. Per piedbato sur la pedalon oni ĵetas la martelon sur la felon. Se oni senpezigas la pedalon, risorto zorgas por tio, ke la martelo removiĝas.

Ludoteknikoj

Ekzistas tri ludoteknikoj:

  • Kalkano malsupre: La tuta piedo kuŝas sur la pedalo kaj estas movita per turna movo el la maleolo. Ebligas ĉefe tre kontrolitan ludon.
  • Kalkano supre: La kalkano estas forlevita de la pedalo. Nun oni povas aldone uzi la pezon de la gambo, kio ebligas pli laŭtan kaj pli rapidan ludon.
  • Baskula piedo: Jen oni alterne frapas per kalkano kaj piedfingraro. Per ĉi tiu iomete baskula movo oni povas atingi du tamburfrapojn per unu piedomovo.

Dupedala frapilo

Por ludo de duobla bastamburado oni uzas aŭ du bastamburoj kun po unu pedalfrapilo aŭ ununuran bastamburon kun aparta dupedala frapilo, kiu havas du martelojn, kiujn oni aktivigas per unu firme muntita kaj unu pedalo pendanta je kardana artiko. Ĉi tiuj frapiloj ekzistas kiel dekstrapedala, maldekstrapedala aŭ mezpedala (kun du kardanpedaloj) variaĵoj. Ekde jam kelka tempo kelkaj firmaoj proponas ankaŭ tiel nomfataj duoblo- kaj triobloefektajn pedalfrapiloj. La unua estas pedalfrapilo kun duobla martelo, kiu havas nur unu pedalon, dividitan en piedfingraran kaj kalkanan prempunkon kaj ebligas la duoblan bastamburadon per nur nur unu piedo. La triobloefekta pedalfrapilo fakte estas duobloefekta pedalfrapilo, tamen unu el la du martelo estas konektita kun kroma kardanpedalo, kio ebligas treegajn frapoftecojn.

Dupieda bastamburado postulas kelkan ekzercadon, ĉar la dua piedo pli ofte manipulas la ĉarlestonon. Pro tio oni devas ofte transiĝi inter la du pedalmaŝinoj aŭ uzi faligan kuplilon, per kiu oni povas fiksi la cimbalon en la malferman aŭ ferman pozicion kaj povas ŝanĝi ĝian staton per pedala aŭ bastoneta frapo.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.