Payam Feili
| Payam Feili | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| پیام فیلی | ||
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1984 (41-jaraĝa) en Kermanŝaho | |
| Lingvoj | persa vd | |
| Loĝloko | Turkio • Israelo vd | |
| Ŝtataneco | Irano | |
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto romanisto aktivulo poeto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Payam Feili (perse پیام فیلی, n. 1985 en Kermanŝaho) estas irana poeto, aktivulo kaj verkisto, kiu vivas malkaŝe kiel samseksema viro.
Vivo
Payam Feili estis arestita tri fojojn en Irano, inkluzive de unu fojo kiam li estis detenita sen akuzo dum 44 tagoj. Li malkaŝe parolas pri sia seksa orientiĝo. Li riskas la mortopunon pro samseksemeco. Ĉi tiuj eventoj devigis Feili forlasi la landon kaj serĉi rifuĝon en aliaj landoj.
Komence, la poeto translokiĝis al Turkio, sed fine de 2015, li iris al Israelo, kie li petis politikan azilon, asertante, ke li enamiĝis al la lando. Ekde tiam Feili loĝas en Tel-Avivo, kaj lia peto pri laŭleĝa statuso kiel rifuĝinto estis pritraktata dum pluraj jaroj. [1] [2][3]
Verkado
Li komencis verki poezion en siaj adoleskaj jaroj kaj publikigis sian unuan libron en la aĝo de dek naŭ jaroj. Ĝi nomiĝis La Platformo de la Suno kaj estis submetita al senkompata cenzuro. Lia unua romano, Turo kaj Lageto, kaj kolekto de noveloj aperis en 2006, publikigitaj elektronike. Payam Feili verkis naŭ librojn entute. [4]
Feili komencis verki en siaj fruaj adoleskaj jaroj. Li publikigis sian unuan libron, The Sun's Platform (La Platformo de la Suno), en 2005 kaj estis submetita al senkompata cenzuro. La verkaĵoj de Feili estas malpermesitaj de publikigo en Irano. Lia unua romano, Tower and Pond (Turo kaj Lageto), kaj kolekto de noveloj, Crimson Emptiness kaj Talking Waters, estis ankaŭ publikigitaj en la persa lingvo fare de Lulu en Usono. Lia dua verkaĵo I Will Grow, I Will Bear Fruit … Figs (Mi Kreskos, Mi Fruktiĝos… Figoj) estis la unua kiu estis publikigita eksterlande. [5] Ĝi rakontas la historion de la malpermesita amo de du amikoj kontraŭ la fono de la Iran-Iraka Milito.
Aliaj verkaĵoj, inkluzive de la romano Son of the Cloudy Years (Filo de la Nubaj Jaroj) kaj kolekto de poemoj, Hasanak, ankaŭ estis publikigitaj ekster Irano. Feili estas malpermesita en Irano ne nur pro siaj libroj, sed ankaŭ pro sia malkaŝe samseksema vivstilo.
Referencoj
- ↑ Exiled Iranian poet in Israel. Times of Israel. Alirita 1 December 2015 .
- ↑ Eli Eliahu. "The Iranian Writer Who Gives Israelis the Self-love They Need", haaretz.com. Kontrolita 7 January 2016.
- ↑ Isaac Scarf. "Iranian Gay Poet Visits Israel – a 'Dream Come True'", haaretz.com. Kontrolita 7 January 2016.
- ↑ Being a gay poet in Iran: 'Writing on the edge of crisis'. Index on Censorship (14 August 2013). Alirita 1 December 2015 .
- ↑ Gardoon Publishers books. Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 1 December 2015 .
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Blogo de Payam Feili
- Payam Feili: Piedirante sur Akvo
- Paya Feili Arkivigite je 2025-05-15 per la retarkivo Wayback Machine en Time
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

