Patrofiguro

Patrofiguro estas koncepto en psikologio kiu kutime rilatas al pli aĝa persono, kiu estas kutime en pozicio de aŭtoritato kaj ia influo por la individuo, kiu elvokas en tiu sentojn kiuj kutime direktas al la koncepto de patro.
Studo de 2001 trovis, ke la ekzisto de pozitiva kaj helpema patrofiguro por infano, ĉu biologia patro, duonpatro aŭ alia proksima plenkreskulo, estas ligita kun la pli bona disvolviĝo de la infano. En ĉi tiu studo, infanoj ricevis pli bonajn poentojn pri testoj, kiuj testis kognajn kapablojn, memefikecon kaj socian akcepton rilate al infanoj, kiuj ne havis patrofiguron. El tiuj, kiuj havis patrofiguron, infanoj kiuj perceptis lin kiel pli subtenan, montris pli altan memefikecon kaj socian akcepton, kaj malpli da depresiaj simptomoj. [1]
Laŭ la psikoanaliza teorio de Sigmund Freud, ĉiu infano bezonas aŭ profitas patrofiguron por normala emocia kaj seksa disvolviĝo. Laŭ la ideo de la edipa komplekso, kiu estas centra al ĉi tiu teorio, ĉiu infano en la edipa stadio lernas identigi sin kun sia patro, kaj tiel adaptas virajn trajtojn tra la jaroj. Tamen en la lastaj jardekoj la maniero kiel psikoanalizistoj interpretas ĉi tiujn ideojn substrekas la gravecon de patrofiguro kiel mensa kaj emocia funkcio prefere ol kiel fizika vira figuro ĉeestanta en la vivo de infano, do iu ajn figuro kiu povas esti "tria ripo" patrin-beba diado, kiu formas ian fermitan vezikon. La tria ripo malhelpas ĉi tiun vezikon kaj instruas la infanon pri la ekzisto de ekstera mondo, realo, aŭtoritato kaj leĝoj, ĉi tiuj aferoj estas esencaj por lia emocia disvolviĝo. Tiel iu ajn fizika figuro en la vivo de la infano povas konsistigi "patrofiguron", ĉu edzo aŭ kunulo de la patrino, geavoj, onklo aŭ onklino, instruisto, kaj eĉ la patrino mem povas plenumi ene de ŝi la du funkciojn, kaj patrinajn kaj patrajn, necesajn por la infano.
Piednotoj
- ↑ Lamb, Michael E., (2004), The role of the father in child development, John Wiley and Sons, p. 436
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.