Pasilingvo
Pasilingua, esperantigita Pasilingvo, estas internacia planlingvo kreita en 1885 de eks-volapukisto Paul Steiner, gimnazia instruisto el Saverne. Ŝajne Pasilingvo estis rigardita kiel serioza konkuranto de Volapuko.
Malgraŭ ĝia nomo, ĝi ne estas pazigrafio, ĉar ne estas apriora lingvo, sed naturisma projekto, preskaŭ eŭroklono. La projekto estas bazita sur la angla kun influo de franca kaj germana vortprovizo. Ĝi havas naturajn radikojn malmulte deformitajn, sed la derivacio estas nenatura, la partoj de l' diskurso estas ŝanĝeblaj. Ĝi formas regule vortfamiliojn.
Frederick Bodmer laŭdis la projekton ĉar la aŭtoro studis piĝinojn kaj inkluzivis piĝinajn elementojn en la projekton kaj ĝi estas citita de Louis Couturat kaj Leopold Leau, en ilia Histoire de la langue universelle kaj de aliaj kosmoglotikistoj de komenco de 20-a jarcento.
Gramatiko
La alfabeto havas 31 literojn:
- 10 vokaloj: a, ä, è, e, i, y, o, u, ü (franca u)
- 21 konsonantoj: b, c, ç (/s/), d, f, g, h, j, k, l, m, n, p, q, r, s, t, v, w, x, z
- kaj ankaŭ 2 digrafoj: ch kaj sch
La vortoj devas esti prononcataj kiel en la germana. Ne estas forta silabo, kiel en japana.
Artikoloj
La difina artikolo estas to (vira), te (ina), ta (neŭtrala); la nedefinita artikolo estas uno (vira), une (ina), una (neŭtrala). La artikoloj akordas al substantivo laŭ numero kaj kazo.
Kiel en la germana, la kazojn oni indikas per artikolon: to (nominativo), tode (genitivo), toby (dativo) kaj ton (akuzativo).
Substantivoj
La substantivoj havas la naturan ĝenron. La viraj substantivoj finas per -o; la inaj, per -e kaj la neŭtralaj per -a (konkretaj) kaj -u (abstraktaj). Ekze: to homino (la viro), te femine (la virino), ta cita (la urbo), ta modestiu (la modesteco).
La substantivoj faras la pluralon per -s.
Specimenoj
Nombroj, 1–10: una, dua, tria, quadra, quinqua, sexa, septa, octa, nova, deka.
Unuaj versoj de Patro nia:
- Patro miso, quo er in coela,
- nama tü sanctore
- kingdoma tüa kommire,
- tüa willu fairore
- sur erda ut in coela.
- Donnare misbi misan brodan taglian;
- pardonnare missas dettas
- uti mis pardonnars misosbi debitorosbi
Bibliografio
La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418 “1885” de Biblioteko Butler.
- Steiner, Paul: Eine Gemein- oder Weltsprache. (Pasilingua.) (1885)
- Steiner, Paul: Elementargrammatik nebst Übungsstücken zur Gemein- oder Weltsprache Pasilingua, Neuwied: 1885 (80 p.)
- Steiner, Paul: Summary of the universal language Pasilingua, Neuwied: 1900 (35 p.)
- Moser, Hans: Zur Universal-Sprache: kritische Studie ueber Volapük und Pasilingua, Berlin [Neuwied]: Heuser, 1887 (32 p.), 408.9 M853u
- F. Bodmer: The Loom of Language (1943), p. 442
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.