Papigebla
Papigebla (itale papabile, pl. papabili) estas neoficiala esprimo, unue elpensita de Vatikanologistoj kaj nun uzata internacie (italaforme) en multaj lingvoj por priskribi katolikan viron, plejofte kardinalon, kiu estas konsiderata verŝajnan aŭ eblan kandidaton en papo elekto. La vorto analizeblas kiel "pap'-ig-ebla".
En kelkaj kazoj la kardinaloj elektis "papigeblan" kandidaton. Inter tiaj kandidatoj estis Eugenio Pacelli (Pio la 11-a), Giovanni Battista Montini (Paŭlo la 6-a), kaj Joseph Ratzinger (Benedikto la 16-a). Tamen, foje la Kolegio de Kardinaloj elektas viron kiu ne estis konsiderata papigebla de la plimulto de Vatikano-observantoj. En la lastaj jaroj tiuj kiuj estis elektitaj papo, kvankam ili ne konsideriĝis papigeblaj, inkludas Johano la 23-a, Johano Paŭlo la 1-a, kaj Johano Paŭlo la 2-a. Ekzistas diraĵo inter Vatikanologistoj: "Li kiu eniras la konklavon kiel papo, eliros kiel kardinalo."
La listo de papigebloj grade ŝanĝiĝas dum kardinaloj maljuniĝas. Ekzemple, Carlo Maria Martini laŭsupoze estis papigebla, ĝis la momento kiam li demisiis je la aĝo de 75 jaroj. Ĉar Benedikto la 16-a estis unu el la plej maljunaj viroj en la listo de 2005, la plimulto de la viroj en la malnova listo restas inter liaj verŝajnaj posteuloj.
En la itala lingvo, la vorto papabile ankaŭ uziĝas por malpli sanktaj elektoj.
Eksteraj ligiloj
- BBC listo de papigebloj, 2013
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.