Paluo

Paluo
Kota madya (mul) Traduki (1994–)
urbo de Indonezio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Devizo: Maliu Ntuvu
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 359 350  (2015) [+]
Loĝdenso 910 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 0° 54′ S, 119° 52′ O (mapo)-0.895119.85944444444Koordinatoj: 0° 54′ S, 119° 52′ O (mapo) [+]
Alto 118 m [+]
Areo 395,06 km² (39 506 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Paluo (Indonezio)
Paluo (Indonezio)
DEC
Situo de Paluo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palu [+]
vdr

Paluo estas urbego kaj marhaveno en insulo Sulaveso, en provinco Centra Sulaveso en Indonezio. Paluo estas ĉefurbo de Centra Sulaveso kaj konsistas el 4 distriktoj. La loknomo signifas: "la levita tero", ĉar tiu areo estis levita el la oceano.

Ponto ĉe Paluo

Geografio

Paluo situas en centra parto de la insulo laŭ longa kaj mallarĝa golfo kaj laŭ la samnoma rivero Palu. Mamuju troviĝas 230, Palopo 236, Samarinda 309, Balikpapan 342, Gorontalo 361, Kendari 456, Makassar 474, Manado 612, Bitung 643, Denpasar 1006, Surabajo 1060, Semarang 1248, Jogjakarto 1304, Bandungo 1514, ĉefurbo Ĝakarto 1562, Palembang 1695, Bandar Lampung 1698, Batam 1775, Pekanbaru 2055, Medano 2408, Banda Aceh 2820 kilometrojn (aere) [1].

La samnoma rivero Palu

Historio

Regno de Palu origine estis formita el 4 vilaĝoj. La nederlandanoj unue vizitis Paluon en 1868. Ĝuste post du dek jaroj la nederlanda armeo post batalo konkeris la regnon. Inter 1942-1945 japana dominado okazis, poste la iama kolonio sendependiĝis. En 1958 dum ribelo en Norda Sulaveso Usono apogis kaj provizis la ribelantojn, eĉ pilotoj bombardis kaj pafis Paluon. En 2005 sismo kun magnitudo de 6.2 okazis en la urbo. La tertremo mortigis unu personon, vundis kvar aliajn, kaj detruis 177 konstruaĵojn. En 2018 denova sismo kun cunamo 5 metrojn alta trafis Paluon. La tertremo mortigis 1,705 homojn kun 1,549 vunditoj kaj 832 da homoj malaperis.

Ekonomio

Paluo havas la rangon speciala ekonomia zono.

Trafiko

Flughaveno

Paluo havas trairan marbordon vojojn, krome kuras vojo al interno de la insulo. La urbego havas ankaŭ marhavenon kaj flughavenon kaj menciindas la indonezia mararmea bazo kun laŭplana hejmo de submarŝipoj.

Klimato

Paluo havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af), tamen pro ĝia ŝirmita pozicio inter montokrestoj la klimato estas nekutime seka. En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 1432 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Moskeo

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • WikiTrans

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.