Pablo Morillo

Pablo Morillo
Persona informo
Naskonomo Pablo Morillo y Morillo
Naskiĝo 5-an de majo 1775 (1775-05-05)
en Fuentesecas
Morto 27-an de julio 1837 (1837-07-27) (62-jaraĝa)
en Barèges
Tombo San Isidro Cemetery (en) Traduki (1843–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Pablo Morillo
Profesio
Alia nomo El Pacificador / El León de Sampayo vd
Okupo militisto
soldato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 19-a de marto 1791–27-a de julio 1837 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pablo Morillo y Morillo, grafo de Kartaĥeno, markizo de La Puerta (Fuentesecas, Zamoro, Hispanio, 1775 - Barèges, Francio, 1837) estis militisto kaj maristo el Hispanio.

Dum sia estado ĉe la Mar-Armeo de Hispanio li partoprenis en diversaj bataloj, inter kiuj menciindas la batalo de la Kabo de Sankta Vincento kaj la Batalo apud Trafalgar.

El sia estado ĉe la Ter-Armeo de Hispanio li estas konata pro sia partopreno en la militoj de sendependeco de Venezuelo kaj Kolombio kiel estro de la armeoj kiuj devis nuligi la ribelon. Menciindas la Sieĝo al Kartaĥeno de Indias en 1815 kaj la postaj militagadoj kiuj faligis la ĵus kreitan ŝtaton de la Unuiĝintaj Provincoj de Nova Granado kaj permesis la restarigon de la Vicreĝlando. En Venezuelo sukcesis haltigi la avancon de Simón Bolívar al Karakaso post venko en la dua batalo de La Puerta (1818). Poste oni subskribis pactraktaton kaj oni nuligis la mortomiliton dekretita de Bolívar.

Li elstaris antaŭe ankaŭ ĉe la Milito de Hispana Sendependiĝo en bataloj tiom gravaj kiom tiuj de Bailén (la unua napoleona malvenko) kaj tiu de Vitoria (kiu neprigis la retiriĝon de la francaj trupoj el Hispanio) aŭ en tiu de Puentesampayo, kie li respondecis pri la estreco de la armeo kiu venkis super la Marŝalo Ney kaj devigis la francan armeon foriri el Galegio.

Referencoj

Bibliografio

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.