Otto Meiling

Otto Meiling
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1901 (1901-11-30)
Morto 1-an de januaro 1989 (1989-01-01) (87-jaraĝa)
Ŝtataneco Argentino Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo montgrimpanto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Otto Meiling (dekstre) kun juna kolego en 1989, mallonge antaŭ sia morto

Otto Meiling (naskiĝis la 1-an de junio 1902, mortis la 11-an de aŭgusto 1989) estis germandevena montgrimpisto kiu atingis multajn unuajn suprenirojn en la Nacia Parko Nahuel Huapi de Argentino kaj en la ĉirkaŭa areo.

Meiling forlasis Bavario cele al Bonaero en siaj fruaj dudekaj vivjaroj, laborante kiel laboristo, lernante la kapablojn de ĉarpentado kaj domkonstruado. Li gajnis emon por aventurado, tiam translokiĝis al San Carlos de Bariloche, tiutempe malgranda vilaĝo proksime de la montara Lago Nahuel Huapi kaj la monto Cerro Catedral. Tie, li komencis esplori la proksimajn montopintojn kun amikoj, ĉefe aliaj germanaj enmigrintoj. Li baldaŭ fondis la Andan Klubon de Bariloĉe) kun ili - tre sukcesa montogrimpado klubo kiu ankoraŭ ekzistas.

Refugio Otto Meiling, konstruita de Meiling en la 1950-aj jaroj, kaj renomita laŭ li en la 1970-aj jaroj. Ĝi estas sur monto Tronador, monto pri kiu Otto Meiling tenis specialan fascinon.

Post fari kelkajn unuajn suprenirojn en la areo, li konatiĝis kun la nova sporto de skiado, pri kiu li pasiiĝis, farante multajn longajn skiadajn vojaĝojn kaj komencante instrui skiadon kaj fabrikadi skiojn kaj skio-boto-ligilojn. Kiam li revenis al sia hejmlando pri viziti sian familion, li ankaŭ ricevis plian trejnadon en skiado, montogrimpado, kaj alportis reen grandan provizon de skio-boto-ligiloj.

Inter la kunmigrantoj de Otto Meiling interalie ankaŭ estis Heriberto Reichardt, germandevena esperantisto kaj delegito de UEA en San Carlos de Bariloche.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.