Otto Faller
| Otto Faller | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Otto Faller | |||||
| Naskiĝo | 18-an de februaro 1889 en Saig bei Lenzkirch | ||||
| Morto | 16-an de majo 1971 (82-jaraĝa) en St. Blasien | ||||
| Religio | katolikismo vd | ||||
| Lingvoj | germana vd | ||||
| Ŝtataneco | Germanio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | universitata instruisto klasika filologo aŭtoro tekstoredaktilo verkisto katolika sacerdoto patristic scholar (en) | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Otto FALLER (naskiĝinta la 18-an de februaro 1889 en Lenzkirch-Saig, mortinta la 16-an de majo 1971 en St. Blasien) estis germana romkatolika pastro, provincestro de la jezuitoj, lernejestro en Feldkirch kaj St. Blasien, patrologo en Romo kaj eldonisto de verkoj de Ambrozio Mediolana. Helpis Faller prepari la proklamo de la papa dogmo pri la Maria ĉielenpreno.
Vivo
Suferante enfamilian senherediĝon li eniris en la aĝo de 21 jaroj la ordenon de la jezuitoj (kiu estis neniigita en Germanujo pro Kulturbatalo). Sekve studis li Tisis (Feldkirch) kaj Valkenburg aan de Geul. Post filozofiaj kaj teologiaj studoj li studis klasikan filologion en Vieno kaj Monastero. Doktoriĝo duobla pri teologio kaj filozofio sukcesis. En 1918 li estis ordinita en Feldkirch kaj en 1924 li ekinstruistis ĉe Stella Matutina.[1]
Laŭ la volo de la jezuita generalo Wladimir Ledóchowski estis planita ke Faller iĝu ĉefredaktoro de la munkena periodaĵo "Stimmen der Zeit"[2] Tamen restis Faller en Vorarlbergo de kie li traktadis kun la berlina regna registaro pri statuto de Stella Matutina kiel germana eksterlanda lernejo. En 1929 li fariĝis lernejstro. Post la potencakiro de la nazioj en Germanujo ekis ekonomiaj sankcioj de Hitler kontraŭ la aŭstra registaro. Pro tio libera trafiko personara kaj mona favore al la vorarlberga lernejo ĉesus.[3] Faller do organizis la lernejan translokiĝon al St. Blasien. Sed pro tute nekongruantaj edukaj programoj inter katolikismo kaj naziismo la jezuitoj devis, jam en la 1939-a jaro, fermi sian lernejon en St. Blasien.[4]
En Romo li rajtis profesori pri patrologio ĉe la Pontifika Gregoria Universitato kaj iĝis superulo de Scriptorium (rezidejo de jezuitaj scienculoj). Kun monsinjoroj Ferdinando Baldelli kaj Karl Egger li estis komisiita fare de papo Pio la 12-a estigi papan helporganizaĵon Pontificia opera di assistenza (POA). Kunlaboro ĉi-rilaten estas ankaŭ kun Pascalina Lehnert (deponejestrino) kaj Giovanni Battista Montini.[5] Dum kreskanta rifuĝantaro en Italujo, Faller gvidis la novan ĉefpontifikan porrifuĝintan programon kune kun Baldelli kaj Egger ĝis 1946.[6] Tamen volo de la papo krei propran transporto-ŝiparon inter Eŭropo kaj Ameriko ne plenumiĝis pro sekurecaj kialoj.[7]
Post la Dua Mondmilito Faller remalfermis la lernejon je St. Blasien rektoronte ĝis 1951. En 1949 li fondis kune kun aliaj katolikaj, protestantismaj kaj alikonfesiaj lernejstroj aliancon por daŭre garantii privatan kristanan edukadon en Germnajo. Por tio li estis honorita en 1967 fare de prezidanto Heinrich Lübke.[8] En 1950 li iĝis estro de la Supra germana ordenprovinco kiun membris tiam ĉ. 450 uloj kaj kiu administris ankaŭ la konventojn je Keralo kaj (parte) Indonezio.[9] Kiel provincestro, Faller plue engaĝiĝis pri privataj lernejoj kaj la propagando de la katolika sociala doktrino. Por tio fondiĝo sociala instituo de la jezuitoj en Mannheim (Heinrich-Pesch-domo; inaŭguro en januaro 1956).[10] Alia batalo de li estis la beatigon de la jezuito kaj martiro Rupert Mayer.[11] Post koratako li retiriĝis de ĉiuj publikaj oficoj kaj ekdediĉis sin al la eldono de tekstoj de la eklezipatro Ambrozio.
Graveco
Faller jam en 1946 publikigis skribaĵon pri la ĉielenpreno de Mario De priorum saeculorum silentio circa assumptionem Beatae Mariae Virginis por kiu li ricevis papan aplaŭdon. Tamen restis neresponditaj ĉi tie pluraj gravaj demandoj teologiaj. De la 1920-aj jaroj li esploris pri la aŭtentikeco de tekstoj ambroziaj. Ene de la tekstaro Corpus scriptorum ecclesiasticorum Latinorum (CSEL) li publikigis ĉion de Ambrozio krom la (gravegaj) leteroj de Ambrozio.
Skribaĵoj (elekto)
- S. Ambrosii, De virginibus (=Florilegium Patristicum tam veteris quam medii aevi auctores complectens, 31). Peter Hanstein Verlag, Bonn 1933.
- De Priorum Saeculorum Silentio circa Assumptionem B. Mariae Virginis. Universitas Gregoriana, Romo 1946.
- Ambrosius, Explanatio symboli, De sacramentis, De mysteriis, De paenitentia, De excessu fratris Satyri, De obitu Valentiniani, De obitu Theodosii (=CSEL Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum, 73), Wien 1955.
- Ambrosius, De fide ad Gratianum Augustum (=CSEL Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum, 78). Wien 1962.
- Otto Faller, Ambrosius, De spiritu sancto, De incarnationnis dominicae (=CSEL Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum, 79). Wien 1964.
- Ambrosius, Epistulae et acta, volumo 1: Epistularum libri I–VI (CSEL Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum, 82/1). Wien 1968.
- Wortindex zu den Schriften des Hl. Ambrosius. Vorarbeiten zu einem Lexicon Ambrosianum: Wortindex zu den Schriften des Hl. Ambrosius. Nach der Sammlung von Otto Faller bearbeitet von Ludmilla Krestan. Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1979, ISBN 3-7001-0307-7.
Referencoj
- ↑ Otto Faller: S. Ambrosii: De virginibus, Hanstein, Bonn 1933
- ↑ Klaus Schatz: "'Stimmen der Zeit' im Kirchenkonflikt. Eine innerjesuitische Aŭseinandersetzung vor 80 Jahren Stimmen der Zeit" - ĉe: Stimmen der Zeit, 224/2006, p. 147–161
- ↑ Otto Faller: "Die Geschichte des Kollegs 1934–1959" - ĉe: 25 Jahre Kolleg St. Blasien, p. 20–25, konkrete p. 21
- ↑ Kolleg St. Blasien (eld.): Kollegbrief 1939, St. Blasien 1939
- ↑ Primo Mazzolari: La carita del Papa, Torino 1991
- ↑ Mazzolari (1991), p. 107
- ↑ Pierre Blet: Pius XII and the Second World War, p. 228
- ↑ Stellaner Nachrichten. Mitteilungen für die Mitglieder und Freunde der Stellaner Vereinigungen, septembro 1967
- ↑ Jesuiten, Styria, 1/1953, p. 10
- ↑ 50 Jahre Heinrich-Pesch-Haus, Mannheim 2006
- ↑ Anton Körbling: Rupert Mayer, Regensburg p. 204
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Otto Faller en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- biografio ĉe LeoBW
- ligiloj ĉe DDB
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

