Onsernone
| Onsernone | |
|---|---|
| Blazono de Onsernone | |
| Kantono | Tiĉino |
| Distrikto | Locarno |
| Komunumaro | Onsernone |
| Koordinatoj | 46° 12′ 7″ N 8° 37′ 5″ O / 46.20194 °N, 8.61806 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 7″ N 8° 37′ 5″ O / 46.20194 °N, 8.61806 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 273 |
| Areo | 29,86 km² |
| Alteco | 802 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6662 |
| Komunumkodo | 5136 |
| Mapo de Onsernone | |
Onsernone (en la loka tiĉin-lombarda dialekto de la valo Unsernon) estas komunumo de la Komunumaro Onsernone kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 273 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Onsernone situas en la supra parto de la Valo Onsernone, tra kiu fluas la rivero Isorno, norda alfluanto de Melezza. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Cappellino, Comologno, Corbella, Crana, Russo, Spruga, kaj Vocaglia.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 29,86 km², de kiuj 83,3% estas kovritaj de arbaro, 5,6% servas por agrikulturo kaj 1,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Onsernone limas en nordo al Vergeletto, en nordnordoriento al Gresso, en nordoriento al Maggia, en orientnordoriento al Isorno, en oriento al Mosogno, en sudo al Centovalli, en sudokcidento al Re (VB, Italio), kaj en nordokcidento al Craveggia (VB, Italio).
Trafiko
Onsernone situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas nur pere de sakvojo ek de Isorno. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere du buslinio al Locarno.
Historio
La komunumo estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 1995 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Comologno, Crana kaj Russo. La origina projekto antaŭvidis kuniĝon de ĉiuj naŭ komunumoj de la valo. Tiu projekto kaj ankaŭ varianto de kunigo de la ses supraj komunumoj de la valo malakceptiĝis en publikaj balotoj.[3]
La unua dokumenta mencio de Comologno datiĝas el la jaro 1438 kiel Comolognium.[4] La unua mencio de Crana datiĝas el la jaro 1228 kiel Grana.[5] Russo estis la unuan fojon menciita en la jaro 1231 kiel Rŭi. Dum mezepoko ĝis la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 la vilaĝoj de la Valo Onsernone estis parto de la malnova komunumo Onsernone. Tiam la vilaĝoj sendependiĝis ĝis la rekreo de la nova komunumo Onsernone en 1995.[6]
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: [ Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Vasco Gamboni: Onsernone en Historia Leksikono de Svislando (2009-10-26)
- ↑ Fonto: Vasco Gamboni: Comologno en Historia Leksikono de Svislando (2003-12-18)
- ↑ Fonto: Vasco Gamboni: Onsernone en Historia Leksikono de Svislando (2003-12-18)
- ↑ Fonto: Vasco Gamboni: Russo en Historia Leksikono de Svislando (2003-12-18)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Onsernone Arkivigite je 2019-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Onsernone – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.








