Okelis

la regnoj de la suda Araba Duoninsulo ĉirkaŭ la jaro 100 antaŭ nia erao: Okelis sube maldekstre

Okelis (el la greka, latine Ocelis) estas antikva haveno de la suda Araba Duoninsulo borde de la Ruĝa Maro, proksime aŭ ĉe la markolo disigante la Ruĝan Maron de la Golfo de Adeno.

Okelis apartenis al la malnovsudaraba regno Himjaro kaj estas konata kiel haltejo sur la mara vojo de Egiptio al Barato en la unuaj jarcentoj de nia erao. En la 1-a jarcento, la navigacia verkaĵo Periplo de la Eritrea Maro priskribas ĝin kiel "ne tiom komerca haveno kiom unua haveno de gastigo kaj trinkigo post longa velŝipa vojaĝo".[1] Ankaŭ Plinio la Maljuna raportas pri la loko kaj same priskribas ĝin kiel la unua haltejo sur la mara vojo de Egiptio al Barato. [2]

Plinio plie raportas ke Okelis estis vizitita de negocistoj venantaj la afrika flanko de la markolo, do el la Aksuma Reĝlando, per flosoj kun aromaj herboj, mirho, eburo kaj testudaj konkoj - tio estas la nura raporto pri navigado de afrikanoj en tiu verkaĵo.[1]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Casson, L. 1989. The Periplus Maris Erythraei. Princeton: eldonejo Princeton University Press
  2. Plinio la Maljuna, 6.104

Literaturo

  • Karl Friedrich August Nobbe: Claudii Ptolemaei Geographia. 3 volumoj, Lepsiko (Leipzig) 1843-1845: eldonejo Carolus Tauchnitus, latinigita formo de la eldonisto Karl Tauchnitz (latine)
  • Harris Rackham: Pliny: Natural history in ten volumes ("Plinio: Natura historio en dek volumoj"); kun angla traduko de H. Rackham, W. H. S. Jones, D. E. Eichholz. 10 volumoj, serio Loeb Classical Library. Kembriĝo (Masaĉuseco): eldonejo Harvard University Press 1997-2001, originala eldono 1938-1963.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.