Nunningen
| Nunningen | |
|---|---|
| Blazono de Nunningen | |
| Nunningen | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Soloturno |
| Distrikto | Thierstein |
| Geografia situo | CH1903: 613651 / 249307 (mapo)47.3944444444447.6194444444444Koordinatoj: 47° 24′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613651 / 249307 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 1843 |
| Areo | 10,27 km² |
| Alteco | 621 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 4208 |
| Komunumkodo | 2621 |
| Mapo de Nunningen | |
Nunningen estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 843 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Nunningen situas en kaldrono de la Soloturna Ĵuraso proksimume en la mezo inter Laufen kaj Liestal, aerdistance 20 kilometrojn ekzakte sude de la urbo Bazelo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Nunningen mem la vilaĝetoj Engi, Mühle kaj Roderis kaj parto de la vilaĝeto Oberkirch, kie situas la katolika preĝejo Sankt-Petro kaj Paŭlo, kiun la komunumo dividas kun Zullwil. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,27 km², de kiuj 51% estas kovritaj de arbaro, 42% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Nunningen limas en nordo al Seewen, en oriento al Bretzwil (BL), en sudoriento al Lauwil (BL), en sudo al Beinwil, en sudokcidento al Meltingen, en okcidento al Zullwil, kaj en nordokcidento al Breitenbach.
Trafiko
Tra Nunningen pasas la kantona vojo ĉefvojo n-ro 267 (de Laufen tra Breitenbach al Liestal). Per poŝtaŭtolino laŭlonge de tiu vojo, la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Flanka vojo krome kondukas de Nunningen al Grellingen, sur kiu ankaŭ cirkulas poŝtaŭto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Nunningen datiĝas el la jaro 1152 jam en ĝia hodiaŭa nomformo. Nunningen apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Gilgenberg. En la jaro 1527 Gilgenberg kaj kun ĝi la vilaĝo kaj loĝantoj de Nunningen estis vendita al la urbo Soloturno. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Nunningen estis parto de la voktejo Gilgenberg kaj ek de tiam de la distrikto Thierstein. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Nunningen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Vilaĝeniro, venante de Zullwil
-
Ĉefstrato
-
Komunuma domo
-
Vilaĝocentro
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




