Norbert Karbe
| Norbert Karbe | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 17-an de marto 1953 |
| Morto | 28-an de majo 2024 (71-jaraĝa) en Pirna |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Norbert KARBE (naskiĝis la 17-an de marto 1953 - mortis la 28-an de majo 2024) estis germana esperantisto, honora prezidanto de Esperanto-Asocio Saksa Svisio en Pirna.
Vivo
Ekde la 12-a vivojaro li havis parezon de la maldekstra gambo kaj paralizon de la maldekstra brako pro cerbinfarkto sekve de petola bato de kunlernanto per libro sur la kapon.
Li laboris en oficejo de fabriko kiel industria komercisto.
Plie li estis ankaŭ konsilanto pri fungoj kaj kunlaboris en diversaj organizaĵoj, interalie por handikapuloj. Por siaj honoroficaj laboroj li ricevis gratifikon de la urbo Pirna.
Li mortis hejme ĉe sia fidele zorganta edzino Christiane dek semajnojn post sia 71-a naskiĝtago pro pneŭmonito kaj sekve de kormalsano.
Lia esperantismo
Esperanton li lernis komence de la 1970-aj jaroj ĉe laborista Esperantisto. Poste li mem instruis Esperanton kaj ofte partoprenis Esperanto-aranĝojn en GDR, Ĉeĥio kaj Pollando – ekde 1990 ankaŭ en okcidentaj landoj, interalie kelkajn UK-ojn kaj tutgermanajn kongresojn.
1998 li kunfondis en Pirna ĉe Elbe/Labe la Esperanto-Asocion Saksa Svisio, arigis ĝis 24 membrojn kaj dum 24 jaroj estis ties prezidanto ĝis la 70-a vivojaro, poste honora Prezidanto.
Eksteraj ligiloj
Fonto
- Sciigo de la edzino al redaktoroj de Esperanto-gazetoj
- Nekrologo de Andreas Emmerich en Esperanto Aktuell 3/2024 (n-ro 285), p. 30.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

