Neuroda
| Neuroda | |||
|---|---|---|---|
| komunumoparto en Germanio | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 99310 | ||
| Demografio | |||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 50° 45′ N, 10° 59′ O (mapo)50.754710.9836Koordinatoj: 50° 45′ N, 10° 59′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 398 m [+] | ||
| Areo | 5,12 km² ( 512 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Neuroda estas ekde komence de 2019 kvartalo de la urbo Arnstadt en Germanujo; antaŭe ĝi apartenis al la komunumo Wipfratal. Tie loĝas ne tute 200 enloĝantoj sur areo de 5,12 km² sur alteco de inter 398 kaj 375 metroj.
Geografio
Neuroda troviĝas sur monteta elstaraĵo kiu altiĝas suedokcidente ĝis ĉ. 460 metroj kaj malaltiĝas norde je la valo de la rivero Wipfra kaj oriente al suden kondukanta herbeja grundo. La vilaĝo estas en la monteta antaŭregiono de Turingia Arbaro sur la tavolo el bunta grejso de Paulinzella. En la medio alternas arbaroj (ĉefe de pinoj), herbaroj kaj kampoj. Oriente de la vilaĝo estas la 476 metrojn alta monto Sandberg kiun transboras la moderna rapidegtrajna fervojlinio inter Nurenbergo kaj Erfurto danke al la Sandberg-tunelo kun longeco de 1320 metroj. Dorse de Sandberg estas ankaŭ suprenveturejo la la federacia ŝoseo B 71 disde Wipfratal-valo al Turingia Arbaro. Najbaraj komunumoj estas Wipfra ueste, Stadtilm-Traßdorf oriente kaj Kettmannshausen respektive Behringen norde. Sudokcidente troviĝas la Akvobaraĵo Heyda.
Historio
Neuroda unue en dokumento menciiĝis ne antaŭ 1378 estante memkompreneble pli maljuna. Ĝi apartenis al la dinastio Witzleben kaj estis ĝis 1920 eksklavo de la duklando Saksio-Gotao kiun ĉirkaŭkis la landoj Schwarzburg-Sondershausen kaj Saksio-Vajmaro-Eisenach. Ekde 1920 Neuroda apartenis al la distrikto Arnstadt, el kiu post multaj jardekoj formiĝis distrikto Ilm. De 1994 Neuroda estis parto de Wipfratal, ekde komence de 2019 Neuroda iĝis parto de Arnstadt.[1]
Vidindaĵoj
Neuroda havas relative grandan kirkon; filioj ĝiaj estas en Kettmannshausen, Reinsfeld (Arnstadt), Schmerfeld, Traßdorf kaj Wipfra. La Kirko Sankta Maŭrico estas hala kies kerno estiĝis ĉ. la jaro 1300. En la 14-a jarcento la longa navo plialtiĝis kaj inter 1720 kaj 1724 iĝis alikonstruo kirka. En 1738 ĝi damaĝitis per fajro kaj refaritis ĝis 1740 fare de Johann Erhard Straßburger. El tiu tempo datumas la nuna tura spajro. La altaro estas de 1750: la orgenon faris en 1742/1743 la erfurta orgenfaristo Johann Georg Schröter.
Ekonomio kaj trafiko
Neŭroda estas ĉefe agrikultura komunumo sen iaj grandaj metiejoj. Ilmenau situas ĉ. 10 kilometrojn sude kaj la centro arnstadta ĉ. 12 km norde. Stratoj unuigas Neuroda kun Wipfra okcidente kaj Behringen respektive la bieno Behringer Schenke norde. Buslinioj asekuras personan transporton.
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



