Neturei Karta

Neturei Karta
socia grupo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1938 vd
Ideologio

Jewish anti-Zionism

Retejo Oficiala retejo
vdr

Neturei Karta (aramee נטורי קרתא, «Gardistoj de la urbo» [Jerusalemo][1]) aŭ Neturei Karta International estas usona juda organizaĵo ekstreme fundamentalisma, kiu kontraŭas cionismon kaj la ekziston de Israelo pro religiaj kialoj.

La organizaĵo estiĝis en 1938 pro splitiĝo en organizo Agudat Jisrael (hebree אגודת ישראל‎). Ĝi internacie konatiĝis, kiam membroj de la organizo partoprenis la Holokaŭst-neantan konferencon en Tehrano en 2006.[2] La organizacio fakte rekonas la okazon de la Holokaŭsto, sed ĝi neas la ekzistorajton de Israelo, do ĝi kunlaboras kun ĉiuj, «kies celoj identas kun la niaj».[3] Ekde tiam tiuj membroj estas sub ĥeremo de aliaj ortodoksaj sektoj, inkludante de funde kontraŭcionismaj grupoj kiel Satmar, de kiu ili pretendas devenon.[4][5]

Laŭ Neturei Karta, ŝtaton povas nur estigi Dio mem per la alveno de Mesio. La juda diasporo do estas Dia volo:

«Unu el la bazaj ideoj de Judismo estas tio, ke ni estas popolo en ekzilo laŭ Dia ordono.»[6]

Referencoj

  1. What Is the Neture Karta?. Arkivita el la originalo je 2011-05-13. Alirita 2011-04-10 .
  2. Why are Jews at the 'Holocaust denial' conference? (Kial estas judoj en la ‹Holokaŭst-neanta› konferenco?). Alirita 2011-04-10 .
  3. komplete: «Ni bonvenas la helpon de ĉiuj viroj de bona volo kaj estas pretaj, helpi al ĉiuj, kies celoj identas kun la niaj.» («We welcome the assistance of all men of good will and stand ready to assist all whose agenda coincides with ours.») Citaĵo de Our Mission. Arkivita el la originalo je 2011-02-22. Alirita 2011-04-10 .
  4. Rabbi Metzger: Boycott Neturei Karta participants of Iran conference (YNetNews) la 14-an de decembro 2006.
  5. "Satmar court slams Neturei Karta" la 15-an de decembro 2006
  6. «One of the basics of Judaism is that we are a people in exile due to Divine decree.» Citaĵo de Our Mission. Arkivita el la originalo je 2011-02-22. Alirita 2011-04-10 .

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.