Neso

Neso
centaŭro Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Posedaĵo Tuniko de Neso
Patro Iksiono
Patrino Nefelo
vdr

En la greka mitologio, Neso (laŭ PIV ankaŭ Nesso, greke Νέσσος) estis fama centaŭro kiu estis mortigita de Heraklo kaj kies venena sango poste mortigis Heraklon.

Heraklo kaj Neso de Giambologna, (1599), Florenco.
Guido Reni, Forporto de Dejanira, 1620-21, Muzeo Louvre.

Neso estas konata pro lia rolo en la rakonto de la Tuniko de Neso. Li provis forporti Dejaniran, la edzinon de Heraklo, trans la riveron kaj seksperforti ŝin. Heraklo vidis tion de la alia flanko de la rivero, kaj pafis venenitan sagon en la bruston de Neso. Kiel fina malicaĵo, Neso diris al Dejanira, dum li estis mortanta, ke lia sango igas ke Heraklo restu fidela al ŝi ĉiam. Dejanira malsaĝe kredis lin. Poste kiam ŝi malpli fidis sian edzon ŝi ŝmiris la sangon de la centaŭro sur ĉemizo kaj donis ĝin al ŝia edzo. Heraklo iris al kunveno de herooj. Dume Dejanira elverŝis iom de la centaŭra sango sur la plankon kaj ĝi komencis fumi. Ŝi konsciis ke ĝi estas veneno kaj provis averti sian edzon, sed jam estis tro malfrue. La ĉemizo komencis bruli la haŭton de Heraklo. Li ne povis forpreni la ĉemizon sen ankaŭ forŝiri la haŭton. Pro la doloro Heraklo lasis sin bruli ĝismorte sur ŝtiparo. Intertempe Dejanira jam sinmortigis. Tiel plenumiĝis la profetaĵo,ke Heraklo mortos per la ago de iu, kiu mem ne plu vivas.

Vidu ankaŭ


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.