Nepero
| Ĉi tiu artikolo temas pri la mezurunuo. Por la skota matematikisto, laŭ kies nomo la mezurunuo estas nomita, vidu la artikolon John Napier. |
La nepero[1] (simbole Np) estas mezurunuo por la karakterizo de niveloj kaj mezuroj.
Difino
Supozu ke ekzistas du amplitudoj kaj , kaj konsideru la rilatumon . La nombro de neperoj respondanta al tiu rilatumo estas la natura logaritmo de tiu rilatumo inter amplitudoj:
Alivorte, unu nepero respondas al la rilatumo inter du amplitudoj, kiu egalas 10.
Alternative, oni povas mezuri rilatumojn inter povumoj, kiuj estas proporciaj al la kvadratoj de la amplitudoj. Se la povumoj estas kaj , tiaj ke
- ,
do
Alivorte, unu nepero estas la logaritmo de la rilatumo inter du povumoj kiu egalas .
Konverto al aliaj unuoj
La belo (mezurunuo) (simbole B) estas mezurunuo, kiu reprezentas la rilatumon inter du amplitudoj kiu egalas (aŭ rilatumon inter povumoj de ).
Tial, jen la konverto inter belo kaj nepero:
La decibelo (simbole dB) estas mezurunuo, kiu reprezentas la rilatumon inter du amplitudoj kiu egalas (aŭ rilatumon inter povumoj de ).
Tial, jen la konverto inter belo kaj nepero:
Historio
La nepero estis nomita laŭ John Napier (Esperantigite, Johano Nepero). La nepero estis difinita en 1922 de la Usona firmao Bell Telephone Laboratories, origine angle literumita napier;[2]:191 poste la literumo estis ŝanĝita al neper en 1929.[3]:2
La simbolo de la nepero estas majuskla (Np), pro la ĝenerala regulo ke la simbolo de mezurunuo nomita laŭ propra nomo estas majuskla (malgraŭ ke la nomo de la mezurunuo mem estas minuskla).
Referencoj
- ↑ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: neper/o
- ↑ MacKenzie, Donald (1922). “The relative sensitivity of the ear at different levels of loudness”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America (en) 8 (7), p. 188–191. doi:10.1073/pnas.8.7.188.
- ↑ Martin, W. H. (1929-01). “Decibel — the name for the transmission unit”, Bell Systems Technical Journal (en) 8, p. 1–2.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.