Neckertal
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brunnadern-Neckertal (stacidomo). |
| Neckertal | |
|---|---|
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Sankt-Galo |
| Distrikto | Elektodistrikto Togenburgo |
| Koordinatoj | 47° 20′ 50″ N 9° 9′ 35″ O / 47.34722 °N, 9.15972 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 50″ N 9° 9′ 35″ O / 47.34722 °N, 9.15972 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 4151 |
| Areo | 49,03 km² |
| Alteco | 660 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 9125 Brunnadern 9122 Mogelsberg 9127 Sankt-Peterzell |
| Komunumkodo | 3378 |
Neckertal estas komunumo de la elektodistrikto Togenburgo en Kantono Sankt-Galo en Svislando. Ĝi havis 4151 loĝantojn dum ĝia fondiĝo je la 1-a de januaro 2009.
Geografio
La komunumo Neckertal situas ĉe la bordo de la rivero Necker, laŭ kies valo la komunumo nomiĝas kaj kiu alfluas al Turo. La komunumo konsistas el la tri iamaj komunumoj Brunnadern, Mogelsberg kaj Sankt-Peterzell, al kiuj siavice apartenas multnombraj setlejoj kaj vilaĝetoj.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Neckertal limas en nordo al Lütisburg, en nordoriento al Degersheim, en oriento al Schwellbrunn (AR), en sudoriento al Schönengrund (AR), en sudo al Hemberg, en sudokcidento al Wattwil, en okcidento al Oberhelfenschwil, kaj en nordokcidento al Ganterschwil.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la trajnlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Rapperswil al Sankt-Galo, kiu disponas sur la komunumo teritorio pri stacidomo de Brunnadern kaj Mogelsberg. La komunumoparto Sankt-Peterzell estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Brunnadern tra Schönengrund al Herisau. Alia poŝtaŭtolinio kondukas de Sankt-Peterzell al Hemberg.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 8 de Wil al Herisau kaj la kantona vojo n-ro 30 de Wattwil al Brunnadern trans Wasserflue-Pasejo.
Historio
La komunumo estiĝis per kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Brunnadern, Mogelsberg kaj Sankt-Peterzell surbaze de publika baloto de la 21-a de oktobro 2007.[1]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Bildoj
-
Preĝejo de Brunnadern
-
Necker ĉe Brunnadern
-
Katolika preĝejo de Sankt-Peterzell
-
Wald, komunumo Neckertal
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






