Nadlo
Nadlo estas pintoforma metala vergeto diversuza, inter kies uzoj estas la jenaj:[1]
- Montrilo sur la ciferplato de kompaso, de magneta aŭ elektra aparato.
- Ŝtala pinto de pafila aŭ kanona perkutilo.
- Metala vergeto, servanta por reguligi la elfluon de likvo tra aperturo: ekzemple nadlo de karburilo de aŭtomobilo.
- Vergeto el ŝtalo aŭ fibro, ricevanta kaj transdonanta la vibrojn de rotacianta gramofondisko.
- Fino de injektilo, tra kiu elfluas sub premo la injektata likvo.

- Ĥirurgia kudrilo: kurba suturnadlo. Kaj pli amplekse kaj kun sama uzado, eble la plej ĉiutaga uzo kiel ne ĥirurgia, sed kudrilo por vestaĵoj, ŝuoj aŭ similaj ripareblaj objektoj.
- Kristalo kun analoga formo.
- Tre akra pinto de roko, en monto.
En la diversaj uzoj kaj signifoj nadlo povas esti sinonimo de pinglo, pinto, grifelo, gravurilo, kudrilo, montrilo.
Specifaj terminoj
- Metala vergeto de iaj rullagroj (sinonimo al nadlolagro).
Vidu ankaŭ
- Nadla amplifilo aŭ Hidraŭlika amplifilo estas hidraŭlika elemento reganta flu-kvanton aŭ premon de likvo, distingiĝanta per regado de elira povumo per malplipova enira grando.
- La Nadlovosta galinago, Gallinago stenura, estas eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj.
Notoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.