NADPH

NADP+
NADPH
Struktura formulo de NADP+

NADP estas hidridjonojn (du elektronoj/unu protono) transporta koenzimo, kiu partoprenas en multaj redoksaj reakcioj de la materialŝanĝo de la biologia ĉelo.

La IUPAC/IUBMB proponas la mallongigojn de NADP+ por la oksidita formo kaj NADPH por la reduktita formo kaj NADP ĝenerale.

La koenzimon malkovris en 1931 Otto Warburg.

NADPH estas kemia derivaĵo de la NADH, nome la (ĉe riboza parto, C2') fosforizita formo de koenzimo NADH. Inter NADH kaj NADPH ekzistas en la plimulto de la biokemiaj reakcioj baza diferenco: NADH produktiĝas en la katabolismo el glikolizo kaj citrata ciklo kaj oksidita en la spira ĉeno, por produkti ATP (adenozinan trifosfaton). Male al tio, NADPH aperas en la anabolismo kiel reduktaĵo, ĝi servas en la reduktinda biosintezo kiel liveranto de elektronoj kaj protonoj:

  • ĉe la sintezo de grasacidoj, NADPH transformiĝas per grasacida sintazo al NADP+;
  • fonto de la NADPH estas la rekta oksidado de glukoz-6-fosfato (G-6P) per glukoz-6-fosfat-malhidrogenazo (G-6P-DH) en la pentozfosfata proceso. La mezurado de kvanto de NADPH permesas precizan difinon de kvanto de sukero transformita ĉe la glukoz-6-fosfat-malhidrogenazo. La NADPH-molkvanto estas precize proporcia al la suker-molkvanto. En la plua proceso estiĝas per 6-fosfoglukonat-malhidrogenazo plua molekulo de NADPH.
  • ĉe verdaj plantoj, NADPH estas produktita en la fotosintezo.

La reduktaj kapabloj de NADPH povas transdoniĝi al glutatjono.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.