Muhammad Guri
| Muhammad Guri | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1143 en Ghor | ||||
| Morto | 15-an de marto 1206 (62-jaraĝa) en Dhamiak | ||||
| Mortis pro | hommortigo | ||||
| Mortis per | pikvundo | ||||
| Tombo | Sohawa Tehsil (en) | ||||
| Religio | islamo vd | ||||
| Ŝtataneco | Afganio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Guridoj vd | ||||
| Patro | Baha al-Din Sam I (en) | ||||
| Gefratoj | Ghiyath al-Din Muhammad (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | monarko | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mu'izz ad-Din Muhammad Ghori (en persa: معز الدین محمد غوری), denaske Ŝihab ad-Din (1149 – 15a de marto, 1206), konata ankaŭ kiel Muhammad de Ghor aŭ Muhammad Guri, estis Sultano de la Gurida Imperio kun sia frato Ghiĝath ad-Din Muhammad el 1173 al 1202 kaj kiel sola reganto el 1202 al 1206.
Mu'izz ad-Din estis unu el la plej grandaj regantoj de la Gurida dinastio kaj oni konsideras lin kie la kreanto de la fundamento de la islama regado en la Hindia subkontinento, kiu daŭris dum kelkaj jarcentoj. Li regis super teritorio kiu etendas en partoj de nuntempaj Afganio, Bangladeŝo, Irano, norda Barato, Pakistano, Taĝikio kaj Turkmenio.
Mu'izz ad-Din konkeris la urbon Gazni en 1173 por venĝi la mortigon de sia antaŭulo Muhammad ibn Suri fare de Mahmud de Gazni kaj uzis ĝin kiel startejo por ekspansio en nordan Hindion.[1] Dume, li helpis sian fraton Ghiĝath en sia lukto kontraŭ Ĥorezma Imperio por la senjorlando Ĥorezmo en Okcidenta Azio. En 1175, Mu'izz konkeris Multanon el la Hamidluda dinastio, kiuj estis islamaj paŝtunoj, kaj konkeris ankaŭ Uch en 1175. Li aneksigis ankaŭ la Gaznavidan princlandon Lahoro en 1186, nome la lasta haveno de sia persiigitaj rivaloj.[2] Post la morto de Ghiĝath en 1202, li iĝis la sukcedanto de la Gurida Imperio kaj regis ĝis sia murdo en 1206.
Tiam komenciĝis konfuza luktado inter la restantaj Guri-estroj, kaj la ĥorezmanoj kapablis regi la Guridan Sultanlandon ĉirkaŭ 1215. Kvankam la gurida imperio estis mallongdaŭra, kaj malgrandaj Guridaj ŝtatetoj restis povaj ĝis la alveno de la Timuridoj, la konkeroj de Mu'izz's metis la fondon de la islama regado en Hindio. Kutbu l-Din Aibak, iama sklavo (mamluko) de Mu'izz, estis la unua Sultano de Delhio.
Notoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

