Morojo
| Morojo | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 20-an de junio 1904 en Fenikso |
| Morto | 30-an de novembro 1964 (60-jaraĝa) |
| Tombo | 29 Palms Public Cemetery (en) |
| Lingvoj | Esperanto • angla |
| Okupo | |
| Okupo | pentristo kostumdezajnisto esperantisto |
Myrtle Rebecca Smith Gray Nolan, naskiĝnomo Myrtle R Douglas, konata en la historio de sciencfikcio kiel Morojo, sia karesnomo en Esperanto (naskiĝis la 20-an de junio 1904 en Fenikso - mortis la 30-an de novembro 1964 en Patton, Kalifornio) estis japandevena usona inventinto de kosplejo (angle: cosplay, japane: コスプレ - kosopure), eldonisto de fanzinoj pri la temo kaj siatempe tre aktiva esperantistino en Los Angeles[1].
Fandomo kaj fanrevuoj
Morojo, kune kun Forrest J Ackerman, estis tre engaĝita en la produktado de Voice of the Imagi-Nation (kiu en 1996 ricevus la premion Retro Hugo for Best Fanzine of 1946 (Retro Hugo por Plej Bona Fanrevuo de 1946); kaj ankaŭ estis nomumita por la premioj Retro Hugo por Plej Bona Fanrevuo de 1939, 1941 kaj 1943) kaj Novacious (nomumita por la Retro Hugo de 1941), same kiel Fancyclopedia de Jack Speer.
Ŝi kontribuis al fanrevuoj de Ackerman kaj aliaj, kaj publikigis sian propran esperantlingvan fanrevuon Guteto de 1941 ĝis 1958 por la Fantasy Amateur Press Association (de kiu ŝi estis fondinta membro).
Ŝia nevino kaj kunfano, Patti Gray, konata per la esperantlingva kromnomo "Pogo", redaktis tion en 1940, kio estas konsiderata "ŝajne la unua tute ina fanzino, Pogo's "STF-ETTE", kies kontribuintoj inkluzivis Morojo-n kaj (en ĝia dua numero) kaj Leigh Brackett. Morojo funkciis kiel kasisto kaj en aliaj roloj por la Los Angeles Science Fantasy Society dum multaj jaroj.
Esperanto
Ackerman kaj Morojo estis aktivaj esperantistoj (ili renkontiĝis ene de la Esperanto-movado) kaj la nomo, per kiu Morojo estis konata en la fanklubo, En Esperanto la nomoj de la konsonantoj konsistas el la konsonanto mem plus la litero "o"; tiel "Morojo" = "MRJ". Morojo estas ankaŭ karesnomo kiu konsistas el la inicialoj de Myrtle Rebecca, literumitaj, sekvata de la Esperanto-silabo jo kiel diminutivo, samtempe la meza inicialo de sia koramiko Forrest J. Ackerman: "J", prononcite "JO" en Esperanto [2] [3] [4].
Ŝi kaj sia koramiko Ackerman disiĝis komence de la 1940-aj jaroj (origine pro tio ke ŝi ne haltis fumadon, kvankam tiu kverelo rapide solviĝis) [5] kaj restis fremdiĝintaj ĝis ŝia morto.
Kostumado
Kune kun sia tiama koramiko Ackerman, ŝi ĉeestis la 1-an mondkongrson pri sciencfikcio en Novjorko en 1939 vestita per "futurecaj kostumoj", inkluzive de verda mantelo, referanta al la koloro de la espero kaj esperanto kaj ĝisgenua pantalono, bazitaj sur la artaĵoj de Frank R. Paul en pulpaj magazinoj kaj en la filmo *Things to Come* el 1936, kiujn desegnis, kreis kaj kudris Morojo[6][7]. Ackerman poste deklaris, ke li pensis, ke ĉiu supozeble portu kostumon ĉe sciencfikcia kongreso, kvankam nur li kaj Morojo faris tion[8]. Ĉe la 1-a mondkongreso en Novjorko ŝi ankaŭ distribuis ekzemplerojn de ŝia propra fanrevuo Stephan the STFan, kreita speciale por la novjorka kongreso.
En 2016, la International Costumers' Guild (Internacia Kostumista Gildo) agnoskis Morojon kiel la "Mother of Convention Costuming” (Patrinon de kongresa kostumado) per videopremia prezento ĉe la dua MidAmeriCon, la 74-a Monda Kongreso[9] [10]
Persona vivo
Ŝi naskiĝis la 20-an de junio 1904 en Fenikso, Arizono, al Robert Douglas kaj Lillie Dell (Kilpatrick) Schutz.
Ŝi edziniĝis tri fojojn: al Virgil Van Buren Smith, Henry Willis Gray, kaj, fine, al John Arthur Nolan. Ŝi havis filon, Virgil Roger Douglas (naskita kiel Smith). Ŝi mortis la 30-an de novembro 1964, 60-jaraĝa, en Patton, Kalifornio, pro ne konataj kaŭzoj, kaj estis entombigita en la 29 Palms Public Cemetery, tombejo en Twentynine Palms, Kallifornio[11].
Noto kaj referencoj
Tiu ĉi artikolo estas tradukita surbaze de la samnoma angla vikipedia artikolo, listo de kontribuintoj.
- ↑ (eo) Guteto el Usono legologos per abonklubo, Libera Folio, la 14-an de aprilo 2026.
- ↑ (en) Warner, Jr., Harry. All Our Yesterdays Chicago, Advent:Publishers, 1969, pg. 248
- ↑ (en) Cheng, John (2013). Astounding Wonder: Imagining Science and Science Fiction in Interwar America. University of Pennsylvania Press. p. 244. ISBN 9780812222937.
- ↑ (en) Ackerman J. Forrest "I Remember Morojo", Los Angeles, privata dokumento, la 11-an de Februaro 1965.
- ↑ (en) Unger, Julius. "Ramblings". Fantasy Fiction Field Vol. 9 #18 (whole #159), la 7-an de Februaro 1944; p. 6
- ↑ (en) KYLE, David (SF-verkisto, Decembro 2002). "Caravan to the Stars". Mimosa (29)
- ↑ (en) Culp, Jennifer (2016-05-09). "Meet the Woman Who Invented Cosplay Arkivigite je 2023-10-24 per la retarkivo Wayback Machine". eld. Racked. Alirite la 11-an de majo 2016.
- ↑ (en) Painter, Deborah (2010). Forry: The Life of Forrest J Ackerman. McFarland. pp. 37–39. ISBN 9780786448845.
- ↑ (en) "Myrtle R Douglas: Mother of Convention Costuming" (video). youtube.com. International Costumers’ Guild (ICG). la 19-an de Aŭgusto 2016.
- ↑ (en) Gust, Philip (Septembro–Octobro 2016). "Myrtle R Douglas: Mother of Convention Costuming". The International Costumer, Volume 15, n-ro 5. International Costumers’ Guild (ICG). pp. 7–8. Alirdato: la 28-an de Augusto 2018.
- ↑ (en) "Services Set For Resident of Morongo Valley". Hi-Desert Star. la 3-an de Decembro 1964. p. 6. Alirdato: la 12-an de Februaro 2023 – via Newspapers.com.
Eksteraj ligiloj
- 29 Palms Public Cemetery
- Morojo ĉe la Internet Speculative Fiction Database
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

