Mochet
|
|
|
|
|
|
|
|
Georges Mochet komencis produkti aŭto-ciklojn en sia entrepreno sur strato Roque De Fillol en Puteaux, Francio ĉirkaŭ la jaro 1946 kaj ĉirkaŭ 1952 li progresis al pli modern-aspektaj aŭtomobiletoj kun du sidlokoj. En 1958, kun ĉirkaŭ 3,000 veturiloj fabrikitaj, produktado finiĝis.
Georges heredis la aferon de sia patro, Charles Mochet (1880–1934) sub kies gvidado, antaŭ la unua mondmilito, ĝi produktis pedalaŭtojn por infanoj kaj, inter 1924 kaj 1930, malpezajn ciklo-aŭtojn. La reveno al ciklo-aŭtoj kaj la ŝanĝo al aŭtomobiletoj sub Georges post la dua mondmilito estis do rekta evoluo el la antaŭ-milita afero konstruita de lia patro.
Sub Georges Mochet la aŭtoj estis pelataj de etaj unu-cilindraj du-taktaj motoroj "Ydral" unue de 100 cm³ instalitaj malantaŭe kaj movigantaj la malantaŭajn radojn. Kiam la produktado ĉesiĝis, la volumo de la motoro estis kreskinta al 175 cm³. Intertempe la karoserio ankaŭ evoluis, kun plibonigita veter-ŝirmado, bonvena aspekto de la lastaj modeloj.[1]
Estas tri-rada ciklo-aŭto Mochet en muzeo datiĝanta de 1947, priskribita de komentariisto kiel “tre rustika”,[1] sed regulara produktado datiĝas de ĉirkaŭ 1950 kiun kelkaj fontoj konsideras kiel naskiĝjaron de la aŭtofabriko Mochet. 1949 aŭ 1950 vidis la alvenon de la aŭto-ciklo “Type K” kun ĝia motoro de 100 cm³. Ĝi estis anstataŭigita en 1952 de la “Type CM Luxe”, la volumo de la motoro nun kreskigita al 125 cm³. La “Type CM Grand luxe” de 1953 konservis la 125 cm³ kaj aldonis novan “ponton”-forman karoserion, kun lumigiloj lokitaj en la antaŭaj aloj. La Mochet nun aspektis kiel normala aŭtomobilo, sed malpligranda, nur 2550 mm longa kaj 1130 mm larĝa, memorigante la pedalaŭtojn produktitajn sub la patro de la direktoro antaŭ la unua mondmilito. Malgraŭ la moderna karoserio la “CM Grand Luxe” de 1953 konservis la saman aksodistancon de 1700 mm kaj antaŭan traklarĝon de 980 mm de la originala aŭto-ciklo “Type K”.[1]
Bibliografio
- Harald H. Linz, Halwart Schrader: Die große Automobil-Enzyklopädie, BLV, München 1986, ISBN 3-405-12974-5
- G. N. Georgano: Autos. Encyclopédie complète. 1885 à nos jours. Courtille, 1975 france
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- germane Retejo de GTÜ Arkivigite je 2011-10-01 per la retarkivo Wayback Machine
- germane Retejo www.mochet.org Arkivigite je 2011-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
- france Artikolo de Gazoline n-ro 65 pri Mochet Arkivigite je 2013-09-02 per la retarkivo Wayback Machine
- france Artikolo de Gazoline n-ro 148 pri Mochet Arkivigite je 2010-11-23 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
