Misoo
Misoo (Japanlingve: 味噌 [miso]) estas japana kondimento, kiu konsistas plejparte el fermentintaj sojfaboj kun variaj partoj de rizo, salo aŭ hordeo. Por produkti ĝin oni fermentigas miksaĵon el kuiritaj sojfaboj kaj kuirita rizo aŭ hordeo en bareloj dum dek ses ĝis dek ok monatoj. Ĉi tiu produkto verŝajne devenas de la imperia Ĉinio.
Laŭ la enhavo ekzistas:
- Mamemiso, nur el sojfaboj
- Komenmiso, el sojfaboj kaj rizo
- Mugimiso, el sojfaboj kaj hordeo
Misoo estas grava ero de la japana matenmanĝ-kulturo kaj estas ingredienco por multaj tradiciaj manĝaĵoj.
Fama estas ankaŭ la misosupo. Pli ol 80% de la tuta jara produkto de misoo en Japanio estas uzata por misosupoj, kaj 75% de ĉiuj japanoj trinkas misosupon almenaŭ unufoje tage[1].
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Shurtleff, William. (2001) The Book of Tofu & Miso. Speed Press. ISBN 1-58008-358-7.
Eksteraj ligiloj
En la germana:
- http://www.miso-web.de/
- http://www.japansupport.de/EssenTrinken/sojasosseusw.htm Arkivigite je 2006-05-19 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.