Minuf
| Minuf | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo | |||
| Administrado | |||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 211 635 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 11 281 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 30° 28′ N, 30° 56′ O (mapo)30.46666666666730.933333333333Koordinatoj: 30° 28′ N, 30° 56′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 20 m [+] | ||
| Areo | 18,76 km² (1 876 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Minuf, laŭ egipta arabe منوف, laŭ kopte ⲡⲁⲛⲟⲩϥ estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Minufija, kie ĝi estas ties sidejo ĝis 1826. La urbo estas nomdonanto de la provinco.

Loknomo
Minuf antaŭe estis nomita "Supra Minuf", kiu venis de kopta lingvo "ⲡⲁⲛⲟⲩϥ ⲣⲏⲥ". "La supra" ĉi-kaze ankaŭ signifas "suda" laŭ fluo de Nilo. La kopta nomo estis derivita de la antikva egipta "bona insulo".
Demografio
En Minuf loĝis 117 107 en 2018 laŭ Germanlingva Vikipedio, respektive 125 707 en 2021 laŭ Anglalingva Vikipedio.

Geografio
Minuf troviĝas sur ebenaĵo 20 metrojn super la marnivelo. Aktuala provinca sidejo Ŝebin el-Komo troviĝas 15 (escepte tiu dateno estis taksita), Benho 24, Tanto 36, ĉefurbo Kairo 55, Zagazigo 56, Aleksandrio 128, Suezo 160, Asuano 735, kilometrojn (aere) [1].
Historio
Minuf estas unu el la pluraj kontinue loĝataj antikvaj egiptaj urboj, eĉ ĝi estis episkopejo de la kvara jarcento. Ekde la 19-a jarcento Minuf iris en malkreskon kaj perdis la provincan sidejon en 1826.
Klimato
Minuf situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur ĉirkaŭ 30 mm. Inter junio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C kaj varias inter 13-28 °C.
Trafiko
Minuf estas fervoja nodo kun 4 fervojaj linioj. Male, ĉefvojoj evitas la urbegon kaj ekzistas nur unu traira flankovojo.

Vidindaĵoj
Referencoj
Fontoj
- WikiTrans
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




