Milín
| Milín | |||
| municipo | |||
Milín
| |||
|
|||
| Oficiala nomo: Milín | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Mezbohemia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Příbram | ||
| Administra municipo | Příbram | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Montaro | Brda montetaro, Beneŝova montetaro | ||
| Situo | Milín | ||
| - alteco | 547 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49° 37′ 55″ N 14° 02′ 46″ O / 49.63194 °N, 14.04611 °O (mapo) | ||
| Areo | 24,13 km² (2 413 ha) | ||
| Loĝantaro | 2 209 (2025) | ||
| Denseco | 91,55 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1336 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 262 31 ĝis 262 32 | ||
| NUTS 3 | CZ020 | ||
| NUTS 4 | CZ020B | ||
| NUTS 5 | CZ020B 540757 | ||
| Katastraj teritorioj | 5 | ||
| Partoj de municipo | 6 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 7 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.milin.cz | |||
Milín estas eksa kampurbo, nun municipo en Ĉeĥio, en Mezbohemia regiono, en distrikto Příbram, proksimume 7 km sude de Příbram. La teritorio de municipo konsistas el du nenajbarantaj partoj, domaro Kamenná estas eksklavo. Vivas ĉi tie 2 209 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Smolotely, Pečice, Tochovice, Třebsko, Lazsko, Vrančice, Háje (distrikto Příbram), Příbram, Lešetice, Dolní Hbity, Jablonná, Radětice (distrikto Příbram), Ostrov (distrikto Příbram) kaj Višňová (distrikto Příbram).
Historio
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1336.
Kiel grava ŝosea vojkruciĝo kaj fervoja transŝargejo ĝi estis forte damaĝigita pro bombardado en aprilo de 1945. Sur la teritorio de municipo okazis lastaj bataloperacoj de la dua mondmilito en Eŭropo, lastaj ekpafoj falis en ties ĉirkaŭaĵo nokte el la 11-a je la 12-a de majo 1945.
Loĝantaro
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 2 271 |
| 1880 | 2 179 |
| 1890 | 2 176 |
| 1900 | 2 087 |
| 1910 | 1 928 |
| 1921 | 1 820 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 1 685 |
| 1950 | 1 308 |
| 1961 | 2 258 |
| 1970 | 2 202 |
| 1980 | 2 139 |
| 1991 | 2 031 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 2 044 |
| 2014 | 2 170 |
| 2016 | 2 160 |
| 2017 | 2 153 |
| 2018 | 2 136 |
| 2019 | 2 165 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2020 | 2 155 |
| 2021 | 2 121 |
| 2022 | 2 176 |
| 2023 | 2 248 |
| 2024 | 2 216 |
| 2025 | 2 209 |
Partoj de municipo
Municipo Milín konsistas el ses partoj sur kvin katastraj teritorioj:
- Milín (ankaŭ nomo de k.t.)
- Konětopy, proksimume 2 km nordokcidente de Milín sur katastra teritorio Konětopy u Příbramě. Al Milín alligita en la jaro 1976.
- Kamenná, 4 km okcidente de Milín sur katastra teritorio Kamenná u Příbramě. Inter Milín kaj Kamenná situas municipo Lazsko, Kamenná estas tiel eksklavo de municipo Milín.
- Buk, proksimume 2 km nordoriente de Milín sur la katastra teritorio Milín. En la jaro 1939 la domaro apartenis al du municipoj: la norda parto al municipo Konětopy, la suda parto al municipo Milín[1]
- Stěžov, 4 km nordoriente de Milín sur la samnomata katastra teritorio. Al Milín alligita en la jaro 1979.[2] Ĝi estas apartigita de Milín de memstariĝinta Radětice, pder la katastra teritorio ĝi rilatas kun Milín nur per mallonga limo en regiono de Buk.
- Rtišovice (2,5 km sudoriente de Milín) sur la samnomata katastra teritorio. Al Milín ĝi estis alligita iam en tempo de integro de la municipoj.[3]
Al Milín apartenas ankaŭ vilaĝo Slivice, kiu estis de foraj tempoj ties paroĥa domaro. Sed ĝi ne havas statuson de loka parto, ĝi estas baza setlejunuo de la municipo, la ĉi tieaj orientigaj numeroj sur domoj apartenas rekte al Milín. Ĝi troviĝas proksimume 1,5 km nordokcidente de Milín, sude de Konětopy sur la katastra teritorio Milín.
Pluaj fotoj
-
Milín, municipa ofico
-
Milín
-
Milín
Referencoj
- ↑ Domaro Buk Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20160308152612), municipo Milín
- ↑ Domaro Stěžov Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20160304124602), municipo Milín
- ↑ Domaro Rtišovice Arkivigite je 2015-02-22 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20150222172309), municipo Milín
| ||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

