Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Mihály Almási Gergely

ALMÁSI GERGELY Mihály (alma:ŝi gergej) estis hungara unitariisma pastro, la 14-a episkopo de unitariisma eklezio de Transilvanio naskita en Homoródalmás la 11-an de januaro 1654 kaj mortinta en Koloĵvaro la 23-an de marto 1724.

Kariero

Almási Gergely studis en Koloĵvaro, kie en 1678 li fariĝis instruisto kaj lernejestro. De 1680 li studis en Nederlando en Lejdeno ĝis 1682. Komence li estis helpinstruisto de la altlernejo, poste de 26-a de novembro 1692 li estis elektita episkopo. Li havis rolon en la refunkciigadon de la unitariisma presejo en 1696.

Fonto

  • Új magyar irodalmi lexikon, Akadémiai Kiadó, Budapest, 1994.
Kembali kehalaman sebelumnya