Menziken
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Menziken (stacidomo). |
| Menziken | |
|---|---|
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Argovio |
| Distrikto | Kulm |
| Koordinatoj | 47° 14′ 25″ N 8° 11′ 30″ O / 47.24028 °N, 8.19167 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 25″ N 8° 11′ 30″ O / 47.24028 °N, 8.19167 °O (mapo) |
| Areo | 6,38 km² |
| Alteco | 544 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 5737 |
| Komunumkodo | 4139 |
Pri la komunumo
Menziken estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 5461 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio

Menziken situas en la supra parto de la valo de la rivero Wyna ambaŭflanke de la rivero. La komunumo komplete kunkreskis kun la najbaraj komunumoj kaj formas kun ili kompaktan aglomeraĵon.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,38 km², de kiuj 1,49 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,87 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 872 m s.m. sur la kulmino de la monto Stierenberg la plej malalta punkto sur alteco de 535 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Wyna.
Najbaraj komunumoj
En sudokcidento la komunumo preskaŭ komplete enŝlosas la teritorion de la komunumo Burg, kiu en mezepoko iam estis parto de Menziken. Krome la komunumo Menziken limas en nordo al Reinach, en nordoriento al Beinwil ĉe la lago en oriento kaj sudo al Beromünster, en okcidento al Rickenbach kaj en nordokcidento al Pfeffikon.
Trafiko

En Menziken situas la finhaltejo de la etŝpura tramfervojo Wynentalbahn [Wyna-Valo-Fervojo], kiu komenciĝas en Araŭo. Krome de Menziken poŝtaŭtolinioj kondukas al Beromünster kaj al Sursee.
Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo de Araŭo al Lucerno.
Ekonomio
En Menziken troviĝas la ĉefsidejo de la metalkoncerno Alu Menziken Holding AG, kiu estas la plej grava labordonanto de la tuta regiono.
Historio
La unua dokumenta mencio de Menziken datiĝas el la jaro 1045 kiel Manzinchouen. En mezepoko Menziken estis parto de la komunumo Reinach kaj dividis ties sorton unue sub habsburga kaj ek de 1415 sub berna regado kaj servuteco. Nur en la jaro 1580 Menzikon sendependiĝis de Reinach kaj fariĝis propra komunumo. Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Menziken fariĝis komunumo de la distrikto Kulm en la nove fondita Kantono Argovio.
Gefiloj
- Heinrich von Siebenthal, filologo kaj biblia fakulo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






