Memkompato
Memkompato, do la ago kompati[1] sin mem, rilatas al la homa konduto senti animan doloron pro ŝajne aŭ efektive maljuste suferita malbono kaj lamenti pri tio, kelkfoje per grandaj gestoj. Povas, ekzemple, temi pri aflikto pri la percepto de la propra korpo. Memkompato kutime esprimiĝas per ĝemado, lamentado, kaj ofte rezultigas rezignacion, do depresian ne-agadon. Laŭ nacilingvaj psikologiaj vortaroj, memkompato estas tipa simptomo de alkoholismo.[2] En sia modelo de malsano, la usona sociologo Talcott Parsons (1902-1979) vidis troan memkompaton kiel unu el du eblaj reagoj de fizike malfavorataj homoj al sia stato.[3]
Referencoj
- ↑ artikolo kompato en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio (esperante)
- ↑ ekzemple en klarigo "Selbstmitleid", prononco [ZELPSTmitlait], do memkompato, en germanlingva Vortaro de Psikologio de la retejo spektrum.de, parto de la faka scienca magazino Spektrum der Wissenschaft (germane)
- ↑ Shaun Best: Understanding Social Divisions (Kompreni Sociajn Dividaĵojn), eldonejo SAGE, 2005, ISBN 0-7619-4297-1, p. 93, la paĝo legeblas en guglo-libroj (angle)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.