Mehetia
| Mehetia | ||
|---|---|---|
| monto • insulo • vulkano • vulkaninsulo | ||
| Akvejo | Pacifiko | |
| Insularo | Societa Insularo | |
| Geografia situo | 17° 53′ S, 148° 4′ U (mapo)-17.875-148.0675435Koordinatoj: 17° 53′ S, 148° 4′ U (mapo) | |
| Areo | 2,3 | |
| Plej alta loko | Monto Fareura 435 m | |
| Loĝantaro | (neloĝata) | |
Mehetia estas vulkaninsulo kun relative juna stratovulkano kiu ankoraŭ daŭre aktivas. Ĝi apartenas al la Alventaj insuloj de Franca Polinezio kaj situas 110 km oriente de Tahitio.
La insulo estas iom pli granda ol 2 kvadrataj kilometroj. La plej alta punkto estas je 435 metroj.
Historio
Mehetia ekestis dum la lasta miliona jarnombro. Antaŭ ol eŭropanoj koloniigis la areon, polinezianoj loĝis sur la insulo kaj ĝi estis komercostacio inter Tahitio kaj la Tuamotuoj. En 1776 Samuel Wallis vizitis la insulon. Li estis la unua eŭropano kiu albordiĝis. En la sama jaro ankaŭ Louis Antoine de Bougainville vizitis ĝin. Ĝis 1806 la insulo estis loĝata. En tiu jaro soldatoj el la Tuamotua arkipelago surprizatakis la insulanaron. La tuta populacio estis fortransportita.
Pliposte en la 19-a jarcento la insulo estis uzata kiel punkolonio. Post tio ĝi definitive estis forlasita. En 1982 por la lasta fojo la vulkano erupciis. En 1986 ankoraŭ forta tertremo sekvis.
Eksteraj ligiloj
- Mehetia bij Global Volcanism Program Arkivigite je 2020-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Listo de atoloj (france)

Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


