Matosinhos

Matosinhos
municipo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 172 557  (2021) [+]
Loĝdenso 2 764 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 8° 41′ U (mapo)41.186666666667-8.6844444444444Koordinatoj: 41° 11′ N, 8° 41′ U (mapo) [+]
Areo 62,42 km² (6 242 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Matosinhos (Portugalio)
Matosinhos (Portugalio)
DEC
Situo de Matosinhos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matosinhos [+]
vdr

Matosinhos (portugallingva prononco: [mɐtuˈziɲuʃ]) estas urbo kaj municipo de la Distrikto Porto, regiono Norda, Portugalio, kun ĉirkaŭ 175 478 loĝantoj (2011). La urbocentro, la urbo mem, havis 45 703 loĝantojn en 2001. Matosinhos formas parton de la metropola areo Granda Porto.

Monaĥejo de Leça do Balio.
Preĝejo de Matosinhos.
skulptaĵo She Changes de la artistino Janet Echelman.

Administracia divido

Ĝi estas subdividita en kvar freguesias, nome:

  • Custóias, Leça do Balio e Guifões
  • Matosinhos e Leça da Palmeira
  • Perafita, Lavra e Santa Cruz do Bispo
  • São Mamede de Infesta e Senhora da Hora

Historio

Estas multaj restaĵoj de Paleolitiko, Neolitiko (dolmenoj) kaj Bronzepoko (kastrumoj). La navigeblo de la estuaro de la rivero Leça helpis la martransporton, grava por la komerco de varoj el la tuta Romia Imperio. Tio kuniĝis al disvolvigo de ŝoseoj kaj pontoj en la areo, kio ĉefe rezultis en plibonigo de komerco de salo. Ankaŭ la instalado de mezepokaj monaĥejoj en la areo helpis la disvolvigon.

Unu el plej fruaj oficialaj registroj referenca al Vila de Matesinum, jam Matusiny, datas el 1258, kiel rezulto de Sondesploro fare de Afonso la 3-a. Manuelo la 1-a donis foruon la 30an de Septembro 1514. Matosinhos estis altigita al kategorio de urbo la 28an de Junio 1984. En la kolonia epoko la elmigrado de multaj lokanoj al Brazilo rezultis en reveno de enspezoj al la urbo. Iam la loknomo estis Bouças ĝis 1909, kiam Matosinhos estis multe pli grava ol Bouças.

Proksimeco al Porto rezultis en plialtigo de 25 000 loĝantoj komence de la 20-a jarcento ĝis nunaj 172 000.

Vidindaĵoj

  • Preĝejo de Senhor Bom Jesus de Matosinhos — templo baroka, de Nicolau Nasoni.
  • Padrão do Bom Jesus de Matosinhos — granita krucmonumento.
  • Monaĥejo de Leça do Balio — kun gotika preĝejo kiu konservas romanikajn elementojn.
  • Manuelina krucmonumento en Leça do Balio konstruita el ŝtono de Ançã.
  • Ponto de Carro.
  • Romia industria komplekso pri saligo kaj transformado de fiŝo — nacia monumento formita de 23 ujoj elfositaj ĉe strando de Angeiras, kiu utilis por preparado de garum.
  • Obelisko de Strando de Memoro — pri elŝipiĝo de liberalaj fortoj de D. Petro la 4-a.
  • Blazondomo Casa do Mar.

Notoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.