Matignon
| Matignon | |||
|---|---|---|---|
| komunumo | |||
|
| |||
| komunumo en Francio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Regiono | Bretonio | ||
| Departemento | |||
| Arondismento | Dinan | ||
| Kantono | Matignon (ĉefurbo) | ||
| Komunumaro | Lando de Matignon | ||
| INSEE kodo | 22143 [+] | ||
| Poŝtkodo | 22550 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 771 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 122 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 48° 36′ N, 2° 18′ U (mapo)48.595833333333-2.2916666666667Koordinatoj: 48° 36′ N, 2° 18′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 69 m [+] | ||
| Areo | 14,53 km² (1 453 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Matignon (jen france kaj bretone, prononco france [matiɲɔ̃]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 771 loĝantoj.
Geografio
Matignon estas ĉefurbo de la kantono de Matignon kaj apartenas al la arondismento de Dinan.
Historio
Matignon donis sian nomon al pariza palaco, loĝejo de la ĉefministro de Francio. La palaco estis konstruita laŭ ordono de Christian-Louis de Montmorency-Luxembourg, princo de Tingry, kiu mendis ĝin al arkitekto Jean Courtonne, en 1722 sur parcelo aĉetita en 1719. ĉar la laboroj fariĝis pli kostaj ol antaŭvidite, princo de Tingry devis vendi la palacon preskaŭ finitan al Jakobo la Tria de Goüyon, siro de Matignon kaj de La Roche Goüyon (la nuna Fort-la-Latte), grafo de Torigny, la 23-an de julio 1723.
Okaze de aĉeto, la nova posedanto ĉesigis la laborkontrakton kun Courtonne, pro suspekto pri malhonestaĵoj, sed konservis lian arkitektecan oficon ĝis komenco de 1724. Kiam Courtonne fariĝis definitive anstataŭigita kiel arkitekto de Antoine Mazin, pezkonstruo kaj ekstera dekoracio estis finitaj kaj interna dekoracio estis farata. Mazin realigis nur la portalon, pri kiu Courtonne plendis ĉar ĝia kronkonstruaĵo tro similias al tiu de la palaco.
Jacques la Tria de Goüyon Matignon mortis la 14-an de januaro 1725. Lia filo Jakobo la Kvara de Goüyon Matignon (1689-1751) heredis ĝin kaj per sia edzino Louise-Hippolyte Grimaldi, fariĝis princo de Monako sub la nomo Jakobo la Unua Grimaldi. La konstruaĵo pasis al lia idaro, la princoj de Monako (la nuna princo de Monako, Alberto la Dua, portas inter siaj multaj titoloj, tiu de siro de Matignon).
Heraldiko
| Blazono | france D'or aŭ deux fasces nouées de gueules, accompagnées de neuf merlettes du même ordonnées 4, 2, 2 et 1. esperante Ora kun du ruĝaj noditaj traboj, akompanataj de naŭ merletoj ordigitaj 4, 2, 2 kaj 1. |
|
|---|---|---|
| Detaloj |
Administrado
| Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
| Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
|---|---|---|---|---|
| 5-an de oktobro 2008 | Roland Petit | Diversa Maldekstro (DVG) | Emerito
| |
| marte 2008 | septembre 2008 | Patrick Dessauvages[1] | Sendependa (SE) | Emerito
|
| La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. | ||||
Lokoj kaj monumentoj
- Kastelo de La Chesnaye-Taniot, 17-a - 18-a jarcento
- Nobeldomo de La Vigne, 16-a jarcento
- Preĝejo, 19-a jarcento
- Kapelo de Saint-Germain de la Mer, 12-a jarcento
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
- Familio Goüyon Matignon (Hôtel Matignon, en Parizo)
- Lia serenega moŝto Alberto la 2-a (Monako) portas la titolon "Siro de Matignon".
- Paul Sébillot (1843-1918) : etnologo, verkisto kaj pentristo, naskiĝinta en Matignon
Fotaro
-
Krado de nobeldomo de La vigne
-
Nobeldomo de La vigne (parto)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- TTT-ejo de la komunumo Arkivigite je 2014-01-06 per la retarkivo Wayback Machine (france)
- Matignon sur retpaĝo de Nacia Geografia Instituto (france)
- retejo de la turisma oficejo, arkivigita en marto 2017 (france)
- pli frua versio de la turisma oficejo, arkivigita en majo 2013 kaj ankoraŭ plurlingva (france, angle, germane kaj nederlande)
Referencoj
- ↑ Trovita mortinta la 11-an de septembro 2008. Fontoj : Gazeto "Le Télégramme" kaj France3 Ouest Arkivigite je 2008-09-13 per la retarkivo Wayback Machine

| ||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





