Maria 2.0
| Maria 2.0 | ||
|---|---|---|
| socia movado protesto | ||
| Komenco | 11-a de majo 2019 vd | |
| Landoj | Germanio vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |

Maria 2.0, ankaŭ nomata "preĝejo-striko", estas iniciato komencita de virinoj en la Romkatolika Eklezio en Germanio. Ĝi komenciĝis per aga semajno en Münster (Vestfalio) de la 11-a ĝis la 18-a de majo 2019.[1] En suda Germanio la iniciato nur komenciĝis la 13-an, parte nur la 19-an de majo 2019 kaj daŭris ĝis la 26a de majo 2019.
La iniciatoj kaj eventoj nun okazas senĉese.
Nomo
La nomo de la iniciato estas pravigita per la kompreno, ke "Maria 1.0" signifu "Maria kiel la idealo de la silenta kaj servanta virino". "2.0 do signifu novan komencon: starigu ĉion al nulo. Ni ne plu estas tiaj!" - kiel diris Barbara Stratmann, unu el la iniciatintoj.

Antaŭhistorio
La deirpunkto de la iniciato estis legada grupo en la paroĥo Heilig Kreuz en Münster (Monastero), en kiu la unua apostola letero de papo Francisko, Evangelii gaudium, estis studita komence de 2019. En reta peticio kun malferma letero al papo Francisko, la partoprenantoj postulis aliron por virinoj al ĉiuj ekleziaj oficejoj kaj la forigon de deviga celibato. La maniero kiel la ekleziaj gvidantoj traktis la viktimojn de misuzo ankaŭ kritikiĝis.
Postuloj
La postuloj de la iniciato estas direktitaj kontraŭ potencaj strukturoj en la eklezio. Postulatas, ke virinoj havu aliron al ĉiuj ekleziaj oficoj, ke foriĝu la deviga celibato de ekleziaj oficuloj kaj ke komenciĝu ampleksaj esploroj pri kazoj de misuzo en la eklezio.
Ĝenerale temas pri "egaleco inter viroj kaj virinoj en la katolika eklezio". La tri iniciatintoj de la eklezia striko kolektis ĉirkaŭ 5.000 subskribojn de kiam ilia iniciato komenciĝis en majo. La 23-an de septembro 2019 la tri virinoj vojaĝis al Fulda en Hesio, kie kunvenas la Episkopa Konferenco de la Romkatolika Eklezio en Germanio. Ili transdonis al kardinalo Reinhard Marx, la prezidanto de la Episkopa Konferenco, dosierujon kun la subskriboj.
Referencoj
- ↑ gazetara komuniko pri Maria 2.0 de la 9-a de aprilo 2019 (germane), vidita la 6-a de aprilo 2021
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

