Malomajako
| Malomajako | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Ukrainio vilaĝo | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 98540 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2 203 (2001) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 44° 37′ N, 34° 22′ O (mapo)44.61527777777834.3625Koordinatoj: 44° 37′ N, 34° 22′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 290 m [+] | ||
| Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
| Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
| Malomajako ruse Малый Маяк ukraine Малий Маяк krime-tatare Büyük Lambat | |||
| Apartenas al: | Aluŝta municipo, Malomajaka komunumo | ||
| Koordinatoj: | 44° 37′ N, 34° 21′ O (mapo)44.61444444444434.353888888889Koordinatoj: 44° 37′ N, 34° 21′ O (mapo) | ||
| Averaĝa alto super la marnivelo: | ~300 m | ||
| Loĝantaro: | 2205 (laŭ 2001) | ||
| Poŝtkodoj: | 98540 | ||
| Telefonkodo: | +380-6560 | ||
| Hor-zono: | UTC+3 | ||
| Antaŭa nomo: | Bujuk-Lambat (ĝis 1945) | ||
|
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Malomajako (ruse Малый Маяк, ukraine Малий Маяк, krime-tatare Büyük Lambat) estas vilaĝo en la Aluŝta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La vilaĝo troviĝas ĉe la aŭtoŝoseo Jalto-Aluŝto-Simferopolo, 10 kilometrojn okcidente de Aluŝto. Malomajako estas administra centro de la samnoma komunumo kaj ĉiam pli populariĝas kiel ripoz- kaj kurac-loko.
Historio
Sur la teritorio de moderna Malomajako estis trovitaj la restaĵoj de la homa aktivado, kiuj apartenas jam al paleolitiko. Plej frue la vilaĝo estas menciita en la skribaj fontoj en la jaro 1652.
La historia krime-tatara nomo de la vilaĝo laŭvorte signifas "granda lumturo", dum la modernaj rusa kaj ukraina nomoj (ekde 1945) signifas "malgranda lumturo".
En la sovetia tempo la vilaĝo evoluis ĉefe kiel vitej-prilabora centro kaj ankaŭ kiel ripoz-kuraca regiono (en la vilaĝo oni konstruis kelkajn ripozejojn, ankaŭ la porinfanajn).
Nuntempo
En la loĝloko loĝas 2205 homoj (laŭ la censo de la jaro 2001). Ĝi estas transporte (buse kaj trolebuse) ligita al Aluŝto kaj Jalto. Funkcias kelkaj grandaj ripozejoj; prosperas ankaŭ la "neorganizita" ripozado (kiam la ripozantojn gastigas la lokaj loĝantoj). Apud la vilaĝo troviĝas sufiĉe granda gruz-minejo, kiu estas ĝia ĉefa industria entrepreno.
En la loĝloko troviĝas kelkaj relative popularaj vidindaĵoj, i. a.:
- Kabo Plako kun bela kreko apud ĝi
- Malnova parko "Karabaĥ" (antaŭe ĝi apartenis al la bieno de nobelo P. I. Keppen)
- Bien-domoj de nobeloj Rajevskij kaj Gagarin
- Palaceto "Karasan" konstruita en maŭra stilo - iama bieno de generalo Rajevskij
- Karasana parko
- La monto Paragilmeno
- Akvofonto Ak-Ĉokrak
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Malomajako kaj Malomajaka komunumo Arkivigite je 2012-05-25 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
|
La loĝlokoj de la Aluŝta municipo | |||
|---|---|---|---|
| Urboj | Aluŝto | ||
| Urbotipaj loĝlokoj | Partenito | ||
| Vilaĝoj: | Generalskoje • Izobilnoje • Kiparisnoje • Lavrovoje • Luĉistoje • Malomajako • Maloreĉenskoje • Niĵneje Zaprudnoje • Niĵnjaja Kutuzovka • Privetnoje • Puŝkino • Ribaĉje • Solneĉnogorskoje • Verĥnaja Kutuzovka • Zaprudnoje • Zelenogorje | ||
| Loĝloketoj | Bondarenkovo • Ĉajka • Lavanda • Lazurnoje • Rozovij • Semidvorje • Utjos • Vinogradnij | ||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






