Malkoncentro
Malkoncentro estas organiza tekniko, kiu konsistas el distribuo de la agentoj kaj agokampoj ene de unu sama jura persono -- el centra administracio al ĝiaj malkoncentraj servejoj.
Tiu nocio estas la malo de koncentro, kiu estas administracia sistemo, en kiu la decidpovo estas koncentrita en la pinto de la ŝtato.
Malkoncentro distingiĝas de malcentralizo:
- malkoncentro estas sistemo de delegado al internaj subaj niveloj, kiuj ne havas propran juran personecon;
- malcentralizo estas sistemo de delegado al lokaj aŭtoritatoj, kiuj havas propran juran personecon.
Malkoncentro celas malobstrukci la centran administracion kaj tiel plifaciligi la decidadon lokanivele.
Malkoncentron vortigis la franca polikisto Odilon Barrot (19-a jarcento): "Batas la sama martelo, sed ĝian tenilon oni mallongigis."[1] Samsence la motiva antaŭparolo de franca dekreto de la 28-a de marto 1852: "Oni povas regi malproksime, sed oni bone administras nur proksime.[2]
La malkoncentritaj agentoj kaj servejoj estas submetitaj al siaj superuloj per hierarkia kontrolo. En ĉiu ento tiu kontrolo plenumiĝas desupre malsupren. Tio ebligas certigi la unuecon de la institucio kaj pliproksimigi la administracian agadon al la administratoj. Tiu povo apartenas al la servejestroj (ministroj, prefektoj, direktoroj, ktp.), kiuj havas ordonpovon, reformpovon (anstataŭigi administracian akton per alia), nuligpovon (retroefike nuligi akton de subulo) kaj punpovon.
Malkoncentro ebligas al ŝtato agi pli efike kaj pli rapide.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Origina, franclingva citaĵo: "C'est le même marteau qui frappe, mais on en a raccourci le manche."
- ↑ Origina, franclingva citaĵo: "On peut gouverner de loin, mais on n'administre bien que de près."
Vidu ankaŭ
- Centra administracio
- Loka administracio
- Centralizismo aŭ Centralismo
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.