Maladers
| Maladers | |
|---|---|
| eksa komunumo de Svislando • komunumoparto en Germanio • vilaĝo • komunumo en Svislando | |
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Plessur |
| Komunumaro | Schanfigg |
| Koordinatoj | 46° 50′ 10″ N 9° 33′ 35″ O / 46.83611 °N, 9.55972 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 10″ N 9° 33′ 35″ O / 46.83611 °N, 9.55972 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 501 |
| Areo | 7,59 km² |
| Alteco | 1013 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 7026 |
| Komunumkodo | 3926 |
Maladers estas komunumo de la komunumaro Schanfigg kaj la distrikto Plessur en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 501 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Maladers situas ĉe la nordokcidenta fino de la valo Schanfigg, norde de la rivero Plessur kaj rekte oriente de la kantonĉefurbo Koiro. En sudo la komunumon limigas la rivero Plessur, kiu fluas tra profunda valo, en nordo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis la kresto de Hochwang, kie sur alterco de 2220 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. Al la komunumo apartenas krom la kernvilaĝo Maladers ankaŭ la vilaĝetoj Sax kaj Brandacker.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Maladers limas en nordo al Trimmis, en oriento al Castiel, en sudoriento al Tschiertschen-Praden, en nordokcidento al Churwalden, kaj en okcidento al la kantonĉefurbo Koiro.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la kantona vojo de Koiro al Arosa. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Koiro al Peist. La linio de la Retia Fervojo, kiu pasas en la valfundo paralele al la rivero Plessur, ne disponas pri haltejo sur la komunuma teritorio.
Historio
La unua dokumenta mencio de Maladers datiĝas el la jaro 1156 kiel de Maladru. Sur la monteto Tumi estis trovitaj restaĵoj de parhistorio kaj fruhistoria setlejoj. En la jaro 1977 estis malkovrita statueto de Merkuro. Dum mezepoko Maladers apartenis al la supera tribunalejo de Koiro. En la 12-a jarcento estis menciita majorejo de la koira katedrala kapitulo. Poste la supera jurisdikcio apartenis al la koira voktotribunalo. Iam en la 15-a aŭ 16-a jarcento la jurisdikcio transiris al la tribunala komunumo Sankt Peter. En la 16-a jarcento la origine romanĉlingva vilaĝo estis germanigita. Kiel lasta vilaĝo de Schanfigg Maladers aliĝis en la jaro 1635 al la reformacio. En la jaro 1952 Maladers kun la tuta tribunala komunumo Sankt Peter sin liberaĉetis de la landa suvereneco de Aŭstrio kaj en 1657 ankaŭ de la feŭdo de la episkopo de Koiro. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Maladers Arkivigite je 2017-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Maladers en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Maladers – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.








