Ludwig Compenius
| Ludwig Compenius | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1603 en Halle |
| Morto | 11-an de februaro 1671 (68-jaraĝa) en Erfurto |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | orgenkonstruo |
Ludwig COMPENIUS (naskiĝinta ĉ. en 1603 en Halle (Saale), mortinta en la 11-a de februaro 1671 en Erfurto) estis mezgermana konstruisto de orgenoj kaj klavicenoj kaj ano de la konata orgenkonstruista familio Compenius.
Vivo
La familia tradicio en Erfurto komenciĝis en 1576 kun Heinrich, la avo de Ludwig. Li alvenis kiel renomita orgenfaristo el Eisleben, kiel li jam estis deĵorinta che la Dominikana preĝejo. El liaj filoj iĝis elstaraj orgenfaristoj Esaias kaj Heinrich la pli juna.
Ludwig Compenius estis verŝajne la plej talentita filo de Heinrich Compenius la pli juna. Li deĵoris en Naumburg ĉe la katedralkapitulo kiel respondeculo por orgenoj (li ekloĝis tie verŝajne en 1632; en Naumburg li eĉ devis pagi monpunon pro "duobla gravedigo"). De post 1647 li dokumentitis kiel loĝanto de Erfurto.
En 1646/47 li konstruis la orgeno por la Preĝejo Sankta Johano en Gera, de 1647-49 la orgeno de la Dominikana preĝejo (Erfurt) de kiu ankoraŭ ekzistas la orgenfasado. En 1655/56 li faris la orgenon de la Franciskana preĝejo de Altenburg, en 1657 la Kastela orgeno en Weimar kaj de 1662-64 la orgeno de la Unterneustädter-kirko en Kassel. La orgenojn de la kaselaj Franciskana kaj Marteno-kirkoj li renovigis en 1664 "je la kontentigo de ĉiuj". Por la Tomaso-kirko en Leipzig li konstruis en 1670 klavicenon.
Ĉe lia orgeno en Erfurto ludis Johann Pachelbel, en Weimar estis de 1708-17 kortega orgenisto la granda Johann Sebastian Bach de 1708 ĝis 1717.
Ludwig havis kvar filojn; unu el ili - Christoph (nask. en 1625) - estis kortega muzikisto kaj kantoro; la aliaj estis Anton Joachim Compenius (nask. 1632), Johann Gottfried (1648-67) kaj Heinrich Rudolph (1650-55).
Verkoj
| Jaro | Loko | Kirko | Bildo | Manualoj | Registroj | Komentoj |
|---|---|---|---|---|---|---|
| 1632 | Zeitz | St. Nicolai | ||||
| 1635 | Naumburg | Naumburger Dom | ||||
| 1647 | Gera | St. Johannes | ||||
| 1649 | Erfurt | Dominikana preĝejo | orgenfasado konservita | |||
| 1650 | Suhl | |||||
| 1652 | Gotha-Siebleben | |||||
| 1652 | Erfurt | Mikaelo-kirko | 1999/2000 rekonstruita per firmao Orgelbau W. Rühle | |||
| 1656 | Altenburg | Brüderkirche | ||||
| 1657 | Weimar | Kastela kapelo | kun subsemitonioj | |||
| 1662 | Naumburg | Stadtkirche St. Wenzel | pligrandiĝis | |||
| 1664 | Unterneustadt (Kassel) | |||||
| 1664 | Kassel | Brüderkirche | restaŭriĝis | |||
| 1664 | Kassel | Martinskirche | restaŭriĝis | |||
| 1667 | Apolda | Martinskirche | restaŭriĝis |
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

