Lucebert
| Lucebert | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 15-an de septembro 1924 en Amsterdamo | ||||
| Morto | 10-an de majo 1994 (69-jaraĝa) en Alkmaar | ||||
| Lingvoj | nederlanda vd | ||||
| Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Tony Swaanswijk (mul) | ||||
| Amkunulo | Frieda Koch | ||||
| Infanoj | Brecht (en) ( | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto grafikartisto vidartisto ilustristo akvarelisto murpentristo kungluisto ceramikartisto desegnisto pentristo fotisto litografisto verkisto skulptisto | ||||
| Laborkampo | poezio kaj ceramika arto | ||||
| Aktiva dum | 1947–1994 vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Lucebert (naskiĝis la 15-an de septembro 1924 en Amsterdamo; mortis la 10-an de majo 1994 en Alkmaar; reala nomo Lubertus Jacobus Swaanswijk) estis nederlanda pentristo, grafikisto, poeto kaj verkisto, kiu estis membro de la nederlanda literatura movado de la 1950-aj jaroj kaj la eŭropa avangarda movado KOBRA (CoBrA).[1]
La nomo Lucebert estas prononcata lootsje-bert, de la itala 'luce' (=lumo) kaj la ĝermana 'bert' (=klara, hela).
Li studis ĉe la Instituto de Artoj kaj Metioj kaj partoprenis la unuan ekspozicion de la grupo CoBrA ĉe la Muzeo Stedelijk en Amsterdamo en 1949. Li fariĝis konata kiel la poeto de ĉi tiu internacia bildarta grupo kaj ankaŭ fariĝis literatura fronta figuro por la modernistoj, kiuj konis la nomon De Vijftigers (kune kun Hugo Claus, inter aliaj) post sia literatura debuto en 1951 kun la poemaro Triangel in de jungel / de dieren der democratie.
La plej multaj el liaj poemoj estas kolektitaj en Gedichten 1948-1965 kaj iuj tradukitaj.[2] En la 1960-aj jaroj, li pentris figurecajn - ekspresionismajn verkojn .
Unu el liaj famaj citaĵoj estas la verso "Alles van waarde is weerloos" el la poemo De zeer oude zingt (La maljunulo kantas), kiu proksimume tradukiĝas al "Ĉiuj valoraj aferoj estas senhelpaj/vundeblaj". La frazo estas instalita, per neonaj literoj, sur la tegmento de asekurkompania konstruaĵo en Roterdamo en la 1980-aj jaroj, same kiel sur la muroj de aliaj konstruaĵoj en la ĉirkaŭaĵo.
Lucebert estis rimarkinda kontraŭ-apartisma aktivulo.[3]
Poeziokolektoj (elekto)
- 1951 – Triangel in de jungle
- 1953 – Apocrief. De analphabetische Naam
- 1952 – De Amsterdamse school
- 1955 – Alfabel
- 1957 – Amulet
- 1960 – Lithologie
- 1968 – Poëzie is kinderspel
- 1969 – Koppen
- 1971 – Bühnescreens
- 1972 – V(ijf) V(ijf)
- 1981 – Oogsten in de dwaaltuin
- 1981 – Paradijs: vijf etsen en vijf gedichten
- 1993 – Van de roerloze woelgeest
- 1994 – Van de maltentige losbol
- 2005 – Er is leven na de dood
En Esperanto aperis
- Oogst ; Rikolto ; 1965 ; Verloren van Themaat, W.A. ; NE-(dec 1965)-114
- Visser van Ma Yuan ; fiŝisto de Ma Juan ; 1968 ; Verloren van Themaat, W.A. ; OE-(dec 1968)
- Mi provas en poezieca maniero ; 1987 ; Pilger, Wouter F. ; A2-105
- Fiŝisto de Ma Juan ; 1987 ; Verloren van Themaat, Willem ; A2-106
Referencoj
- ↑ Lucebert (nederlande). Alirita 3 August 2017 .
- ↑ Lucebert | The Collected Poems: Volume 1 | Green Integer Books (the second volume is about to be published). Alirita 2017-09-28 .
- ↑ Apartheid. How whites grow big (Jan 1, 1982). Alirita Jul 20, 2020 .
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

