Loria reĝlando
| Loria reĝlando | |||||||||
| |||||||||
| reĝlando | |||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Geografio
| |||||||||
| Ĉefurbo: | Matsnaberd • Lori Berd Fortress
| ||||||||
| Loĝantaro | |||||||||
| Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||

La Loria reĝlando (armene: Լոռու Թագավորություն), ankaŭ konata kiel Reĝlando Taŝir-Dzoraget aŭ Kjurikjan, estis mezepoka malgranda armena reĝlando en la teritorioj de la nunaj modernaj ŝtatoj Armenio, Azerbajĝano kaj Kartvelio, dum la diseriĝo de la Armena reĝlando.
En la jaro 979 Smbat II Tierezakal donacis la provincon Lori al sia frato Kiurike la 1-a kun la titolo reĝo. La potenco supervivis sub regado de la ĉefa reĝa branĉo loĝanta en Ani. Ĝi iĝis speciale forta dum la regado de la reĝo Davido la 2-a de Lori (989-1048), kiu konkeris kelkajn teritoriojn de la emirlandoj Tbiliso kaj Ganĝo, kaj elektis Samŝvilde kiel rezidejon. Pli malfrue li klopodis akiri la sendependecon disde la Bagratidoj de Ani, sed li estis venkita de Gagiko la 1-a . En 1065 Lori Berd estis proklamita ĉefurbo de la reĝlando. En 1118 ĝi iĝis parto de la Kartvela reĝlando, ekde 1185 la dinastio Zakarjan de Kartvelio kaj Armenio regadis en la regiono.
Dum la ekzisto de ĉi tiu loka reĝlando, la dinastio sponsoris la konstruadon de pluraj preĝejoj kaj monaĥejoj en la nordo de la nuna Armenio, inkluzive de la prestiĝaj Sanahin kaj Haghpat (gravaj armenaj universitatoj dum Mezepoko) kaj Hagharcin, kie plejmulto el ili estis enterigitaj.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
