Loreley

rigardo de la okcidenta rivera bordo al la roko
maldekstre burgo Katz, fone la roko Loreley
panoramo
kanta melodio de 1837 pri la poemo de Heinrich Heine

Loreley (germana prononco [loreLAJ], nomata ankaŭ Lorelei aŭ, en Esperanto, Lorelejo) estas roko super la rivero Rejno. Ĝi troviĝas apud Sankt Goarshausen en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, inter Majenco kaj Koblenz. Ĝia alteco estas 132 m super la nivelo de la rivero.

Laŭ legendo inventita en la epoko de la romantikismo, sur la roko sidas belega niksino, kiu per sia kantado allogas la ŝipistojn kaj pereigas ilin.

La roko famiĝis precipe pro poemo de Heinrich Heine el la jaro 1824. De tiu ĉi poemo (kiu ekde 1837 vaste konatiĝis ankaŭ kiel kanto - vidu sube) ekzistas almenaŭ 20 diversaj tradukoj en Esperanto (i.a. de Zamenhof en Fundamenta Krestomatio). Muzikigis ĝin Friedrich Silcher.

Sed la unua poemo verkita pri la legendo estis (1802) tiu de Clemens Brentano. Poste, ankaŭ la franca poeto Guillaume Apollinaire verkis poemon pri tio.

Lorelej’
Ne scias mi, kial mi estas
Malgaja en la kor’.
Antikva fabelo restas
Por ĉiam en mia memor’.

Vespero jam ekmalheliĝas,
Fluadas la Rejn’ en trankvil’,
La supro de l’ monto lumiĝas
En vespersuna bril’.

Belega knabino jen tronas
Kun ora juvelar’,
La belan vizaĝon kronas
Mirinde la ora harar’.

Ŝi uzas kombilon el oro
Kaj dume kantas ŝi.
Mirige tuŝas al koro
Sorĉiga la melodi’.

Kaj sopiregon eksentas
Ŝipisto dum sia vetur’;
Rifaron li ne priatentas,
Al monto rigardas li nur.

Mi kredas, ke dronos finfine
Ŝipisto kun sia boat’,
Kaj tion kaŭzis feine
La Loreleja kantad’.

Heinrich Heine el la jaro 1824, tradukita de Leopold Elb (mortinta en 1912), kun postaj modifoj

Koordinatoj: 50° 08′ 22″ N 7° 43′ 44″ O / 50.13944 °N, 7.72889 °O / 50.13944; 7.72889 (mapo)

Literaturo

  • Inge Simon, Karl Heinz Schaeffer: Die Loreley. Dichtung, Wahrheit, Legende? Ellaboraĵo por uzo dum la Esperanto-Kurso por progresintoj en Aalen. Kun i.a. 15 versioj de la fama poemo de Heinrich Heine en Esperanto - [Aalen]: Eld. Esperanto-Grupo Aalen (EGA), [2007]. - 8 p.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.