Loglio
| Specimeno | ||
|---|---|---|
| La Patro nia: pomu majplu lam tojhul jem bojbluj; | ||
Loglio (loglie logli) estas planlingvo kreita de Marcos Malke Cramer komence de 2003. Origine la ideo estis krei lingvon kies gramatiko baziĝas sur vokalŝanĝiĝoj, kaj kiu samtempe estu tre facila, kaj logika en la senco de Loglano. La influo de Loglano jam frue malpliiĝis, kaj la lingvo pli evoluis laŭ la bezonoj de parolata lingvo ol laŭ la strikta logikeco de Loglano. La simileco de ĝia nomo al la nomo de Loglano estas hazardo: La nomo logli venas de la loglia vorto logiwuli (mondlingvo). Sed jam dum la frua kreado de la lingvo, Cramer forlasis la ideon, ke Loglio povus servi kiel mondlingvo, kaj pluevoluigis ĝin ĉefe kiel personan lingvon.
En Loglio, la vokaloj havas nur gramatikan rolon. La konsonantoj donas la signifon de radiko.
Sonoj kaj literoj
Loglio uzas jenajn dudek literojn:
a, b, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, s, t, u, w, z
Ilia prononco tute egalas al Esperanto, krom w, kiu estas prononcita kiel ŭ (sed w povas ankaŭ aperi komence de silabo kiel la angla w). Loglio tute ne uzas majusklojn. Tiel ĉiuj ĝiaj literoj estas simboloj de la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA), kaj ĉiu litero prononciĝas ĝuste kiel la respektiva IFA-simbolo.
Rolo de la vokaloj
La vokaloj o, a kaj e markas la tri vortspecojn de Loglio:
- Logliaj o-vortoj respondas al la esperantaj O-vortoj (substantivoj), O-vortecaj vortetoj kaj al "ke".
- Logliaj a-vortoj uziĝas por atributoj, kaj do respondas al la Esperantaj A-vortoj (adjektivoj), A-vortecaj vortetoj, nombraj vortetoj kaj iugrade al E-vortoj (adverboj), E-vortecaj vortetoj, rolvortetoj (prepozicioj) kaj kunligaj vortetoj.
- Logliaj e-vortoj kovras ĉiujn aliajn funkciojn; ili do respondas al la Esperantaj verboj, frazenkondukaj vortetoj (krom "ke"), ekkriaj vortetoj kaj iugrade al E-vortoj (adverboj), E-vortecaj vortetoj, rolvortetoj (prepozicioj) kaj kunligaj vortetoj.
La vokalo u havas la rolon montri ke iu morfemo ankoraŭ apartenas al la sama vorto kiel la antaŭa morfemo. La vokalo i kaj la diftongo aw havas la rolon montri ke iu silabo ankoraŭ apartenas al la sama morfemo kiel la antaŭa silabo.
Vortostoko
La lingvo havas entute 517 morfemojn, el kiuj 200 estas logliigitaj landonomoj (surbaze de la nacilingva versio de la lando). La aliaj radikoj devenas ĉefe de Esperanto, la angla, la germana, la svahila, la hispana kaj la malnovgreka, sed ofte sufiĉe ŝanĝis sian aspekton por konformi al la logliaj morfemform-reguloj (vidu sube). Per la radikoj, oni povas teorie krei milionojn da vortoj per kunmetado. Ĝis nun estas aparte listigitaj 3300 vortoj.
Morfemformo
Loglio havas striktajn regulojn pri morfemformo. La reguloj pri morfemformo baziĝas sur la reguloj pri silabformo: Silabo ĉiam komenciĝas per unusola konsonanto aŭ per pl, kl, bl, gl aŭ fl. Poste venas vokalo aŭ la diftongo aw, kaj post tio povas esti aŭ nenio aŭ l, m, n, j, jl, jn aŭ jm. Post i kaj aw ne povas esti j, jl, jn aŭ jm.
Morfemo ĉiam konsistas el pluraj silaboj tiel ke ĉiu silabo post la unua enhavas la vokalon i aŭ la diftongon aw kaj tiel ke ne aperas duoblaj literoj en la morfemo. La unua vokalo de morfemo ĉiam povas esti o, a, e aŭ u (interŝanĝo de la unua vokalo ne ŝanĝas la morfemon).
Nomoj
Nomoj estas ĉiam metitaj inter du apostrofojn ('), ekz-e 'pawlo' por Paŭlo. Oni uzas nur logliajn literojn ankaŭ por nomoj. Kiam en nomo aperas sono, kiu ne ekzistas en Loglio, oni uzas literon kun simila sono, kaj metas punkton (.) post ĝi, ekz-e 'fl.ets.jo' por Freĉjo.
Eksteraj ligiloj
- Loglio Arkivigite je 2020-02-09 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.