Lilly Jacob
| Lilly Jacob | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Lili Jacob |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1924 en Bilki |
| Morto | 17-an de decembro 1999 (75-jaraĝa) en Miamo |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Okupo | |
| Okupo | historiisto |
Lili aŭ Lilly Jacob, pli poste post edziniĝo Lili aŭ Lilly Zelmanovic kaj Lili/Lilly Meier (naskiĝis en 1926 en Hungario kiel Lilly Jacob; mortis la 17-an de decembro 1999 en Usono) estis usona pluvivanto de la holokaŭsto de hungara deveno. Ŝi estis deportita al la koncentrejo Auschwitz-Birkenau, unu el tri amasmurdejoj de la koncentreja komplekso Aŭŝvico en 1944 kaj estis la ununura en sia familio kiu ne estis murdita. Ŝi iĝis konata pro la hazarda malkovro de fotoalbumo de la SS-gardistoj, kiu enhavis fotojn el Auschwitz kaj estas grava dokumento pri la Ŝoaho.
Vivo
Lilly estis la plej aĝa infano de la familio Jacob el la vilaĝo Bilki/Bilke (Білки) kaj havis kvin pli junajn fratojn: Moŝe-Aron, Cisl, Moŝe-Herŝ, la ĝemelojn Cril kaj Cajlek. La patro de Lilly, Martin estis farmisto kaj komercis pri ĉevaloj. Laŭ ŝia informo, Lilly ne spertis ajnan kontraŭjudismon en sia infanaĝo.
En majo 1944, ankoraŭ 17-jara aŭ ĵus 18-jara, ŝi iĝis viktimo de la nazia persekutado de judoj en Hungario kaj estis deportita kune kun sia familio al la koncentrejo Auschwitz-Birkenau. Dum la elekto sur la tielnomita "ramplo", kiu estis tuj murdita kaj kiu maltuj, ŝi estis apartigita de la aliaj membroj de sia familio, el kiuj neniu pluvivis. Ŝi postvivis sian malliberigon en la koncentrejo Auschwitz-Birkenau kaj en la koncentrejo Mittelbau-Dora en Nordhausen. En ĉi-lasta ŝi malsaniĝis je tifo. Tie ŝi estis liberigita fare de usonaj trupoj kaj prenita al malsanula sekcio antaŭe uzita fare de la SS-gardistoj por ilia militistaro. En la tago de sia liberigo, ŝi trovis fotoalbumon kun fotoj de la koncentrejo Auschwitz en la forlasita kazerno. Ŝi rekonis multajn homojn de sia vilaĝo sur tiuj fotoj... videblis la rabeno, najbaroj kaj la propra proksima familio, precipe ŝia onklino kun siaj infanoj, du el ŝiaj fratoj kaj ŝiaj geavoj, ĉiuj senpere antaŭ elekto kaj tuj sekva murdo en unu el la gasĉambroj de la koncentrejo.
Fonto
Tiu teksto ekestis baze laŭ la enkondukaj ĉapitroj de la germanlingva vikipedia teksto en versio de la 21-a de marto 2025.
Eksteraj ligiloj
- "La Auschwitz-albumo", bildoj pri ekspozicio pri la fotoj en la muzeo Jad Vaŝem (jen germane, sed haveble ankaŭ en pliaj lingvoj)
- "La Auschwitz-albumo", artikolo de la aŭstra gazeto Der Standard (germane)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

