Liborio

Liborio
Persona informo
Liboire du Mans
Naskiĝo 30-an de novembro 309 (0309-11-30)
en Gaŭlio
Morto 1-an de januaro 397 (0397-01-01) (87-jaraĝa)
en Le Mans
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto
episkopo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
bildo de episkopo Liborio

Liborio (latine: Liborius Cenomanensis, france: Liboire du Mans; mortinta en 397 kaj originanta el nobela familio) estis episkopo de Manso (memortago: 23-a de julio; ektransporto de la relikvoj: 28-a aprilo; alveno de la relikvoj Paderborne: 28-a de majo). En la jaro 836 la relikvoj de episkopo estis transigitaj el lia hejma franclanda diocezo al Paderborno.

Biografio

Pro sia lernemo, sia morala pureco kaj la pieco de sia vivomaniero, li estis aligita al la mansa klerikaro. Kiel kleriko li kondukis sanktan vivon, amis la solecon kaj la preĝadon, kaj rilatis nur kun tiaj homoj, kies paroloj kaj agoj povis servi al li kiel modelo. Lia sola sopiro estis atingi la kristanan perfektecon. En la jaro 348 li fariĝis la dua episkopo je Manso, postante al sankta Juliano. Laŭdire Liborio preskaŭ duonjarcenton efike agadis episkopece. Li estis bona amiko de Marteno de Tours, kiu ĉeestis lin ĉe lia mortolito. Diroj raportas, ke Liborio faris grandajn aferojn por la eklezikomunumoj amate de al popolo eĉ postmorte. Estis ankaŭ raportataj miraklaj signoj okazigitaj ĉe la tombo de Liborio. En tiu ĉi funkcio li montris sin senlaca apostolo en la plenumado de la predika ofico kaj per tio gajnis la korojn de multaj por Kristo. Kun la preĝado li kunligis severan vigladon kaj fastadon, kaj li disdonis ĉion al la malriĉuloj. Li konstruis plurajn preĝejojn kaj abunde provizis ilin per ĉio necesa por la celebrado de la Diservo. En la kvara vivpriskribo estas nomitaj 17 loĝlokoj, por kiuj li konstruigis preĝejojn. De tiuj li nenion postulis, krom tio, ke ĉiu el ili ĉiujare liveru al la ĉefpreĝejo aŭ katedralo certan kvanton da vakso kaj oleo, same kiel konvenan salajron al la preĝejaj servantoj. Dum sia oficperiodo li ordinis en diversaj lokoj pli ol ducent pastroj kaj multaj (sub)diakonoj.

En la 9-a jarcento la Paderborna diocezo estis freŝbakita kaj episkopo Badurad volis fortigi la ligon inter sia episkoplando kaj la jam en la kredo firmigitaj eklezioj de la Franka imperio kaj intencis krome antaŭenigi la kulton de sanktuloj. Kun rekomenda letero de reĝo Ludoviko la Pia senditoj paderbornaj en 836 petis de la mansanoj la havigon de la liboriaj ostoj. La tieuloj jesis ĉi deziron kaj je pentekosto de 836 la procesio kun la restaĵoj de la sanktulo fine atingis Paderbornon. Laŭ legendo el la 18-a jarcento pavo supozeble flugis antaŭ la procesio la tutan tempon – tial la sankta Liborio ofte estas prezentata kun pavo kiel atributo. Ankaŭ en la paderborna katedralo videblas pluraj pavaj motivoj.

Alia atributo de la sanktulo estas malfermita libro kun sur ĝi kusantaj ŝtonetoj: per tio li karakteriziĝas kiel helpanto kontraŭ suferoj je ŝtonoj galaj kaj renaj.

Dum la Tridekjara Milito la katedrala trezoro de Paderborno kun relikvujo kun la restaĵoj de la sanktulo Liborio estis rabitaj de solduloj de la luterana duko Kristiano la 2-a (Brunsvigo-Wolfenbüttel); post kvin jarojn la paderbornanoj sukcese reakiris la reklikvojn.

Kiam okaze de la pacintertraktoj minacis neniiĝo de memstara paderborna diocezo, la franca reĝo Ludoviko la 14-a mem engaĝiĝis por la daŭrigo de tiu episkopujo.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.