Lavapiés
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lavapiés (metroo de Madrido). |
| Lavapiés | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| kvartalo | |||
| Administrado | |||
| Demografio | |||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 25′ N, 3° 42′ U (mapo)40.4085-3.701Koordinatoj: 40° 25′ N, 3° 42′ U (mapo) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Lavapiés laŭvorte signifas Lavu piedojn. Ĝi estas la nomo de placo de la urbocentro de Madrido (Hispanio). Ĝi ankaŭ nomigas straton, kvartalon kaj metrostacion.
Judejo
En ĝia komenco, Lavapiés estis la judejo aŭ juda kvartalo de la urbo. La nuna Preĝejo Sankta Laŭrenco okupas la terenon kie antaŭe troviĝis la sinagogo, kiu komunikiĝis kun la placo de Lavapiés tra la strato kiu hodiaŭ nomiĝas Fe (Kredo), antaŭe nomata strato de la Sinagogo. Ekde la jaro 1391 rekonstruiĝis la alĥamo kaj laŭ ordonoj de la Katolikaj Gereĝoj, ĝi estis ĉirkaŭata de murego kiu fermis la pordojn je la noktiĝo. La celo, laŭ la historiistoj, estis la protektado de la loĝantaro kaj ne la izoliĝo kiel oni povus pensi, ĉar la rilatoj inter la judoj kaj la konsilantaro tiam estis eksterordinaraj. Samjare (1391) la judejo suferis pogromon; la plej grandaj murdigoj de judoj okazis en la nunaj stratoj de la Fe, Salitre, Ave María, Sombrerete kaj Jesuo kaj Maria.
Multaj judaj familioj loĝis en la kvartalo Lavapiés ĝis la forpelo en 1492. Nur kelkaj elstaraj madridaj judoj (ĉefe kuracistoj) estis rajtigitaj loĝi ekster Lavapiés, por la helpado kaj atentado de la malsanuloj dum la nokto. La dekretita forpelo de la Katolikaj Gereĝoj lasis al Lavapiés kaj al Madrido sen judoj. Multajn jarojn poste, denove alvenis kelkaj judoj el Lisbono (Portugalio), Egiptio, Tunizio kaj aliaj partoj de Afriko.
Proksime de la strato Salitre, en la flanko de Buena Vista, aperis kelkaj spuroj pri probabla juda tombejo (ĉar tie ne troviĝis kristanaj simboloj) antaŭ la forpelo de 1492.
Nomo
Verŝajne la nomo Lavapiés venas de fontano kiu troviĝis en la placo, kie oni lavis la malsuprajn korpopartojn laŭ la rito antaŭ eniri en la templon. Ajnakaze, estas sciate ke en la placo troviĝis grava fontano ĝis fino de la 19-a jarcento. Lavapiés estas la origina nomo de la kvartalo.
Tradicio
La nomumado manolo kaj manola kiun ricevas la denaskaj madridanoj venas de Lavapiés, kaj oni diras ke ĝia origino venas de la hispanlingva nomo Manuel, per kiu baptiĝis multaj judoj por eskapiĝi de la forpelo en 1492. La manolo-j rivaliĝis kun la ĉulapo-j, venantaj de la Kvartalo Malasanjo. Hodiaŭ oni uzas ambaŭ nomojn sendistinge por tiuj kiuj uzas la tradician madridan vestaĵon.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



